Plataĵo de la Kruĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zono 3

La Plataĵo de la Kruĉoj estas aro da histori-kulturaj lokoj en Laoso. Temas pri areo kiu enhavas milojn da kruĉoj, disaj tra la plataĵo Xieng Khouang, en la altaj nordaj teroj de Laoso, en la montaro Annamita, la precipa montara sistemo de Hindoĉinio.

La arkeologoj supozas ke ĉi kruĉoj estis kreitaj antaŭ 1500 aŭ 2000 jaroj, fare de la antikvaj loĝantoj de la regiono, kies kulturo kaj vivmaniero ne estas tute konata. La plejparto de la elfositaĵoj datas de la jaroj 500 a.K. – 800 p.K. La antropologoj kaj arkeologioj teoriumadis ke la krucoj eble estis uzitaj kiel funebraĵoj aŭ manĝaĵujoj.

La lokaj legendoj diras ke antaŭlonge la regiono estis loĝata de giganta raso. Ĝia reĝo, nomata Ĥun Ĉeung, estis granda militisto, kaj post akra batalo sukcesis venki gravan batalon. La laosanoj diras ke la reĝo konstruigis ĉi kruĉojn por enhavi grandan kvanton da lao lao, la riza likvoro de Laoso, kaj tiel inviti la vasalojn celebri la venkon.