Pha That Luang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pha That Luang

Pha That Luang (laose ພຣະທາດຫຼວງ 'Granda Stupao') estas granda budhana orkovrita stupao en la centro de Vjentiano, Laoso. Ekde ĝia konstruado, supozeble en la 3-a jarcento, ĝi suferis plurajn modifojn ĝis la jaro 1930 pro la eksterlandaj invadoj en la regiono. Ĝi estas la plej grava monumento kaj nacia simbolo de Laoso

Pha That Luang laŭ la laosanoj estis konstruita kiel hinduisma templo en la 3-a jarcento. Budhanaj misiistoj el la Maŭrja Imperio estis senditaj de la imperiestro Aŝoko, inkluzive de Bury ChanPraya Chanthabury Pasithisak kaj kvin monaĥoj kiuj portis relikvaĵon (eble osto de la brusto) de la Budho Gotamo al la stupao.