Provinco Savannaĥet
El Vikipedio
Savannaĥet (laose:ສະຫວັນນະເຂດ) estas provinco de Laoso, ĝia nomo venas de la vortoj Savanh Naĥone, t.e. "Urbo de la Paradizo", la origina nomo de la provinco. Ĝi situas sude de la lando.
Savannaĥet limas kun la provincoj Ĥamuan norde, Salavan sude, kun Vjetnamio oriente, kaj kun Tajlando okcidente. Ĝi etendiĝas sur 21.174 km², simile al Salvadoro. En 2004 ĝi havis 721,500 loĝantojn.