Norda Sumatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Sumatro
Sumatera Utara

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Medan
Areo 72 981 km²
Loĝantaro 12 982 204 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SU
emblemo
emblemo
vdr

Norda Sumatro (indonezie Sumatera Utara, enlande foje mallongigata "Sumut") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 72 981 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Norda Sulaveso havis 12 982 204 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 188 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 8 urboj, 25 distriktoj, 408 subdistriktoj kaj 5 649 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Medano. Binjai apartenas al urbaro de Medano kiel dormurbo de Medano. Aliaj gravaj urbegoj estas Padangsidempuan, Tanjungbalai, Tebing Tinggi, Pematangsiantar kaj Gunungsitoli.

La plimulton de la provinca surfaco okupas la montaro Barisan, kiu etendiĝas tra la insulo. Vulkanaj formacioj karakterizas la surfacon, la plej fama estas la lago Toba, kiu kreiĝis per amasa vulkana erupcio ĉirkaŭ 74 000 jaroj. La provinco inkluzivas ankaŭ la insulon Nias.

Norda Sumatro estas la plej multnombre loĝata provinco de Sumatro. Krom malajoj en la montoj ankoraŭ vivas la popolo de batakoj.

la granda moskeo de la provinca ĉefurbo Medan

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Regentecoj estas ruraj provincoj, kiaj Deli Serdang.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]