Gunungsitoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gunungsitoli
urbo de Indonezio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 137 104  (2015) [+]
Loĝdenso 488 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 7′ N, 97° 34′ O (mapo)1.116666666666797.566666666667Koordinatoj: 1° 7′ N, 97° 34′ O (mapo) [+]
Alto 89 m [+]
Areo 280,8 km² (28 080 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Gunungsitoli (Indonezio)
Gunungsitoli (Indonezio)
DEC
Gunungsitoli
Gunungsitoli
Situo de Gunungsitoli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gunungsitoli [+]
vdr

Gunungsitoli (indonezie: Kota Gunungsitoli, ĉine: 民礼) [binĝaj] estas la ĉefa urbego (sendependa municipo ene de la provinco) en Indonezio, en la insulo Niaso, en provinco Norda Sumatro. La urbego estas dividita en ses distriktojn.

Havena pamoramo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gunungsitoli situas en nordorienta marbordo de la insulo sur multe da montetoj. Provinca ĉefurbo Medano troviĝas 286, Pekanbaru 437, Banda Aceh 540, Batam 717, Palembang 926, ĉefurbo Ĝakarto 1317, Bandungo 1436, Semarang 1694, Jogjakarto 1738, Surabajo 1929, Makassar 2527 kilometrojn (aere) [1].

Vojo en Gunungsitoli

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kolonia epoko Gunungsitoli estis komerca centro en la regiono ekde la 18-a jarcento. En la dua mondmilito la urbego estis okupita de japanaj trupoj. Tertremo detruis la komunumon en 2005 kaj kaŭzis viktimojn. La urba statuso estis akirita en 2008.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Gunungsitoli la plej granda kontribuanto al la malneta regiona produkto estas la komerca sektoro (25,49%), konstruado (21,82%), fiŝindustrio kaj agrikulturo (maizo, manioko, batato, porkobredado) (14,6%).

Paroĥo

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro estas protestanta (116,435) kun malplimulto de islamanoj (21,979), katolikoj (10,363) kaj budhanoj (382). En Gunungsitoli ne funkcias universitato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Gunungsitoli estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas pli ol 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Gunungsitoli marhaveno kaj flughaveno funkcias. Tra la urbego trairas la laŭmarborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo.

Monumento

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • monumento

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans