Ramadano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ramadano (arabe: رمضان) estas la naŭa monato de la islama kalendaro. Ĝi estas monato de fasto. La finiĝo de la fastado estas markita per la festo Eid ul-Fitr.

Tiu fasto, arabe ṣaŭm صَوْم. (vorto kiu signifas sin deteni, ne fari) havas la sencon rezigni pro pio je ĉio, kio rigardatas kiel rompo de la fasto, t. e. manĝi, trinki, amori, incitiĝi aŭ malbone konduti, kaj tio ekde tagiĝo ĝis sunsubiro. Tiu tempo (malnokto) estas difinita per tio, ke eblas okule distingi blankan fadenon de nigra. (Tiu metodo estas iom nepreciza, sed la tempo de matena ekfasto, nomita "Imsak", estas aparte signita en la kalendaroj de preĝo, kiuj kutime estas havebla en la moskeoj).

El la Korano[redakti | redakti fonton]

La Korano diras pri fastado en la dua surao:

184. ... Al vi estas ordonite fasti, kiel estis ordonite al tiuj, kiuj estis antaŭ vi, por ke vi evitu la malbonon.
185. Tio validas por fiksita nombro da tagoj; sed kiu el vi estas malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj; kaj por tiuj, kiuj ne kapablas fari tion krom [escepte] per grava ofero, estos eble alie plenumi ilian devon, nome nutri malriĉulon. Kaj por tiu, kiu faros bonon, pli ol estas devo, de pli bone estos por li; kaj fasti estas bone por vi, se nur vi komprenas tion.
186. Estas la monato Ramadân, en kiu estis sendita al vi la Korano kiel gvidilo por la homaro kaj kiel evidenta signo kaj ekkonigilo. Kiu el vi estos hejme en tiu monato, tiu fastu. Kiu tamen estas malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj...


(El La Nobla Korano, tradukita de Italo Chiussi, Kopenhago 1970.)