Eid ul-Fitr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La islama festo Eid ul-Fitr (arabe: عيد الفطر "Finfasta Festo") markas la finon de la fastmonato Ramadano. Ĝi estas unu el la du festoj de la islama jaro (la alia estas Eid ul-Adha). La unua Eid ul-Fitr estis festita en 624 de nia erao, du jarojn post la heĝiro, de la profeto Mohamedo post la batalo de Ĝang-e-Badar.

Eid ul-Fitr okazas en la unua tago de la monato de Ŝaŭŭal, la deka monato de la islama kalendaro. Same kiel ĉe ĉiuj monatoj de la islama kalendaro, ĝi komenciĝas kiam oni vidas la novan lunon.

Dum tiu ĉi festo islamanoj ĝuas unuan tagmanĝon post 29 aŭ 30 tagoj da tuttaga fastado. Ili do festas ne nur la finiĝon de la fastado, sed ankaŭ dankas Alahon por doni al ili la forton praktiki la sinregadon. Dum la festo, krom la bona manĝaĵo, oni ankaŭ vestas sin en novaj vestaĵoj kaj interŝanĝas donacojn kun parencoj kaj familianoj. Eid ul-Fitr ankaŭ estas tradicie tago de pardon(pet)ado kaj finigo de kvereloj, aparte inter familianoj.

Antaŭ la matena, festa preĝo en la moskeo ĉiu islamano devas pagi almozon -- la Zakat ul-Fitr. Ĝi estas 2 kilogramoj da iu kutima nutraĵo (tritiko, hordeo, sekvinberoj, ktp) aŭ la mona ekvivalento. Antaŭ la preĝo la almozo estas disdonata al la malriĉuloj.

En Turkio la festo estas nomata ankaŭ sukerfesto (turke: Şeker Bayramı [ŝeker bajrami]).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]