Kaiĝuan Za Bao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaiĝuan Za Bao.

Kaiĝuan Za Bao, Kaiyuan Za Bao, Kaiĝuan Ĉao BaoKaiyuan Chao Bao, nome Bulteno de la Kortego,[1] estis oficiala publikaĵo kiu unue aperis en la 8a jarcento, dum la epoko Kaiĝuan de la Dinastio Tang. Ĝi estis priskribita kiel la unua revuo aŭ oficiala gazeto de Ĉinio,[2] kaj ankaŭ kiel la unua magazino de la mondo.[3] Ties ĉefaj abonantoj estis imperiaj funkciuloj. Ĉiutage la politikaj novaĵoj kaj enlanda informo estis kolektita de la eldonistoj, kaj la verkistoj transkribis tion por ke ĝi estu sendata al la provincoj.[4] Ĝi estis presita sur silko, kaj aperis inter 713 kaj 734.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wen zong chu ban she, Hongkong. 中國的智慧 =: The wisdom of China : (中英文對照) / 香港文宗出版社編譯, 1953. Ciferecigita en la Universitato de Miĉigano, 17a de majo, 2006.
  2. Canadian Library Journal, Canadian Library Association, v. 27, 1992. Ciferecigita en la Universitato de Kalifornio la 27an de decembro, 2007.
  3. Murphy, Lawrence William. "An Introduction to Journalism: Authoritative Views on the Profession", 1930. T. Nelson and sons Journalism. Originalo el la Universitato de Kalifornio. Ciferecigita en la 23a de oktobro, 2007.
  4. Chunming Li, Wei zhang, "Microfilming and digitization of newspapers in China", en 2006 World Library and Information Congress pre-conference. Arkivita en 2007-08-20 en la Wayback Machine
  5. 中华印刷通史 Arkivita en 2007-09-29 en la Wayback Machine