Kami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amaterasu, unu de la centraj dioj

La kami (神) estas japana esprimo en la ŝintoismo por ĉiu adoraĵo, tiel dioj, spiritoj, animoj de la prauloj. Ĉar kami povas esti ĉiu agado, kaj estaĵo, tiel la nombro de la kami-oj estas potenciale senlima. Laŭ loka eldiro: Japanio estas „lando de la okmiliono da kamioj”. Ĝiaj radikoj estas en la animismo.

Kami povas esti:

  • natura forto: la enkorpiĝo de la energio en diversaj objektoj kaj lokoj,
  • diaĵo, dio: respondecas al la okcident-lutura esprimo por Dio; ĝi estas grupo de la estigantoj kaj posedantoj de la spirituala energio;
  • animo: spiritoj de influaj kaj kapablaj personoj, kiuj - post morto de la korpo - transformiĝas al kami kaj plu influas la mondon; Ekzistas do malbonintencaj animoj.
  • spiritoj: transmondaj reprezentantoj, protektantoj de certaj homoj, vivaĵoj, lokoj, objektoj, fenomenoj, agadoj