Izanagi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izanagi
ŝintoa diaĵo
Informoj
Sekso vira
Patro Omodaru
Patrino Ayakashikone
Edzo/Edzino Izanami
Infanoj Hiruko • Ahashima • Oogotooshionokami • Katakurokushin • Watatsumi • Hayaakitsuhiko and Hayaakitsuhime • Shinatsuhiko • Kukunochi • Ōhoyamatsumi • Kaya-no-hime • Tornoiwakusufunenokami • Ōgetsuhime • Kagu-tsuchi • Nakisawame • Magatsuhinokami • Naobinokami • Idzunome • Sumiyoshi sanjin • AmaterasoCukujomiSusanoo • Ebisu
vdr

Izanagi (japane イザナギ, notita en Koĝiki kiel 伊邪那岐 kaj en la Nihonŝoki kiel 伊弉諾) estas Dio kamio naskita de la sep diaj generacioj en japana mitologio kaj ŝintoismo kaj estas ankaŭ referita en la Koĝiki kiel "maskla-kiu-invitas" aŭ Izanagi-no-mikoto. Ĝi ankaŭ estas prononcita Izanagi-no-Okami.

Li kun lia edzino kaj pli juna fratino, Izanami, estigis multajn insulojn, diaĵojn kaj prapatrojn de Japanio. Kiam Izanami mortis en akuŝo, Izanagi provis (sed ne sukcesante) repreni ŝin de Jomi (la submondo). En la purigo-rito post lia reveno, li generis Amaterasu (la sundiinon) de lia maldekstra okulo, Cukujomi (la lundion) de lia dekstra okulo kaj Susanoo (tempesto- aŭ ŝtormodio) de lia nazo.

La rakonto de Izanagi kaj Izanami havas proksimajn paralelojn al aliaj mitoj kiel ekzemple tiu de Orfeo kaj Eŭridiko, sed kiam Izanagi rigardas trofrue sian edzinon, li rigardas ŝian monstran kaj inferan staton kaj ŝi estas hontigita kaj indignita. Ŝi persekutas lin por mortigi lin. Ŝi malsukcesas en tio, sed promesas mortigi milon de liaj homoj ĉiun tagon. Izanagi replikas ke milo kaj kvincent estos naskita ĉiun tagon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]