Koĝiki

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koĝiki (japane 古事記, Hepburn:Kojiki, en Eo „Notado de malnovaj okazintaĵoj“) priskribas mitologion kaj fruan historion de Japanio, de la mita tempoepoko de la Dioj (kami) ĝis tempo de la imperiestrino Suiko. Ĝi servis siatempe ĉefe por leĝigo de regado de la imperistra familio. Ĝi estas ne nur la unua detala skriba fonto de Japanio, sed ankaŭ entenas la unuajn uzojn de la japana lingvo (malnovjapana lingvo). Kvankam la granda parto de la teksto estas en klasika ĉina (kanbuna), sed kelkloke, precipe ĉe la poetaj partoj, la skribaj simboloj estas uzataj ne en ties vera senco, sed redonante la tiaman japanan elparolon. Pli malnovaj tekstoj ekzistas nur kelkaj verkitaj en klasika ĉina, budhismaj religiaj artikoloj regadaj ediktoj.

La Koĝiki estis notita de Ō no Yasumaro, skribisto ĉe la kortego, en ĉ. 712. La tekston diktis la tradicia majstro Hieda no Are, fidulo de la imperiestro Temmu, kiu majstro parkere lernis la japanan mitologion je komisio de la imperiestro.

Koĝiki priskribas la estiĝon de la Ĉielo kaj la Tero (do Japanio), kiujn generis la pradia paro Izanagi kaj Izanami. La plej konataj infanoj de la Dia paro estas sundiino Amaterasu kaj lia frato Susanoo. La nepo de Amaterasu, Ninigi descendas al la Tero kaj fondas la dinastion de la japana imperiestro (Tennō, kiu tiel redirektas sian geneologion al la sundiino). Resto de la verko prezentas la regadan periodon de la unuopaj imperiestroj, sed ankaŭ tie aperas mitologiaj temoj.

En 720 estiĝis Nihonŝoki, simila verko, sed kiu estis komplete skribita en la ĉina, detale kaj pli forte okupiĝante je realaj historiaj faktoj. Nihonŝoki estis traktita longtempe kiel pli grava fonto, ĝis kiam oni malkovris la praan lingvaĵon de la Koĝiki.