Nihon Ŝoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nihonŝoki: eldonaĵo el la periodo Azuĉi -Momoyama (1599)

Nihon Ŝoki (japane 日本書紀, eo. „Kroniko de Japanio en unuopaj verkoj“) estas post Kojiki la dua plej malnova ankoraŭ ekistanta historia verko de Japanio. Li estis kompletigita en 720 kaj estas la unu el la ses oficialaj imperiaj historioj (Rikkokushi). La libro estas verkita en klasika ĉina kaj dividita je 30 ĉapitroj (+ 1 volumo de geneologio, hodiaŭ perdita). Ĝi entenas kosmogonion (sagaon pri estiĝo de la mondo) kaj la genealogion de la antikvaj japanaj imperiestroj, kiu etendiĝas ĝis regado de imperiestrino Jitō (645–703). Ĝi ankaŭ enhavas citaĵojn el la ĉina Kronikoj de la tri imperioj kaj la korea Paekche ki, Paekche pon'gi, kaj Paekche sinch'an. La verko estas konata ankaŭ kiel Nihongi (japane 日本紀 eo. „Japana Kroniko“).

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro de Nihon Ŝoki estis – laŭ antaŭparolo de la verko - princo Toneri (japane 舎人親王, 676–735), kiu hodiaŭ estas traktata kiel eldonanto. Li estis filo de imperiestro Temmu, kiu iniciatis la projekton por verki nacian kronikon laŭ ĉina stilo. Ĉar la kunverkado okazis jam sub regado de Fujiwara, la verko parte montras tendencan karaktron. Krom tio, sendube konstribuis al al projekto multaj aliaj aŭtoroj, eble eĉ ĉinoj kaj koreanoj, same budhismaj monaĥoj, kio evidentas pro la diversaj stiloj kaj tre fragmenta karaktro de la verko.

Nihon Ŝoki baziĝas je diversaj fontoj. Ĝi estis verkitas laŭ ekzemploj de ĉinaj historiaj ekzemploj kaj citas multajn „verkojn“, sed ne nomas pli precize la fontojn. Laŭdire, ĝi baziĝas je pli malnovaj historiaj verkoj kiel Tennōki kaj Kokki, kiuj estis verkataj en ĉ. 620, sed ne postrestis. Ambaŭ estis bruligitaj verŝajne en 645 en la Isŝi-konflikto (japane 乙巳の変) – kiu ĉesigis regadon de Soga-klano ĉe la korto. Ekde la Kamakura-epoko, la verko estas traktata kiel sankta teksto de la ŝintoismo.

Eldono el la Heian-epoko (794-1185)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La angla traduko de la verko okazis en 1896 fare de W. G. Aston kaj validas eĉ hodiaŭ kiel standarda traduko.