Mocio de demisio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per mocio de demisio la parlamento formale decidas ke ĝi ne subtenas la registaron. Depende de la konstitucio, sed ankaŭ de neoficialaj kutimoj, la registaro sekve devas demisii.

Ekzemple laŭ la germana konstitucio la mocio devas esti konstruiva, tio signifas ke la parlamento povas malelekti ĉefministron nur se ĝi samtempe elektas novan. Per tio la konstitucio evitas ke pure negativa parlamenta plimulto kaŭzas ke la ŝtato daŭre ne havas (ne nur oficantan) registaron. Similan regulon havas HispanioPollando ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]