Okinavo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Okinavo estas insulo kaj insularo en la suda parto de Japanio.
Okinavo estas insulo kaj insularo en la suda parto de Japanio.
Mapo de Okinavinsulo
Mapo de Okinavinsulo

Okinavo estas la esperantigita lokonomo de "Okinaŭa" (japane: 沖縄, Hepburn/Kunrei: Okinawa) en la sudokcidenta parto de Japanio.

En la japana lingvo, originale "Okinaŭa" signifis nur la insulojn, t.e. la ĉefinsulon Okinavo(insulo) (沖縄本島) kaj la ĉirkaŭajn insulojn (Okinava insularo, 沖縄諸島). Nun plejparte "Okinavo" signifas la prefektujon Okinavo (沖縄県) kaj inkluzivas la Okinavan ĉefinsulon kaj multajn aliajn insulojn, kiel: Mijako, Iŝigaki, Iriomote ktp. La nomo "Rjukju" (琉球) devenas de ĉinlingva nomo.

Supozeble en Esperanto, plejparte "Okinavo" signifas "Okinava prefektujo".

"Okinavo-urbo" (沖縄市) estas urbo en la Okinava prefektujo.

En Okinavo oni parolas la okinavan lingvon(aŭ Rjukju-lingvon).

Enhavo

[redaktu] Historio

En la frua 15-a jarcento, Rjukju-Reĝlando konstruiĝis. En 1609, Shimazu (Japanio) obeigis la reĝlandon, dum ĝi tributis al Qing Dinastio (Ĉinio).

En 1872 Japanio fondis la Rjukju-provincon, kaj en 1879 la okinavan prefektujon.

Dum la Pacifika Milito, Usono atakis Okinavon (Batalo de Okinavo) kaj okupadis ĝin ĝis 1972.


[redaktu] Usona okupado de Okinavo

Inter 1945 kaj 1972 la usona armeo okupadis la insularon Okinavo. Multaj akcidentoj kaj krimoj okazis dum tiu epoko kaj eĉ poste.

Pro la proksimeco inter vastaj usonaj militbazoj kaj abunde priloĝantaj areoj, okazis multaj akcidentoj en Okinavo.

En 1965, kiam paraŝuta ekzerco estis farata en aerbazo Jomitan (Yomitan) kaj Insulo Ieĵima (Iezima), remorko, falanta de transporta aviadilo, estis rekte trafonta proksiman domon. Rimarkinte la danĝeron, knabino el 5-a elementlerneja klaso avertis sian familion kaj kuris eksteren de la domo. Sed trafinte foston de elektro, la remorko ŝanĝis la direkton rekte sur la knabinon. Ŝi estis mortinta, kiam oni portis ŝin en hospitalon.

Ankaŭ kraŝo de jeto estas tragika. En 1959, jeto el flugbazo Kadena kraŝis sur elementan lernejon kaj enflamiĝis. Ankaŭ ĉirkaŭaj dek sep domoj kaj civitana domo forbrulis tute. Klasĉambroj fariĝis infero kun krioj de lernantoj provantaj eskapi el la flamoj. En la akcidenta sceno ankoraŭ fumanta, troviĝis 11 braĝigitaj kadavroj de infanoj. Ankaŭ ses najbaroj estis mortigitaj kaj vunditoj gravaj kaj negravaj atingis 210.


[redaktu] Nuntempa Okinavo

Klifoj ĉe Manzamo
Klifoj ĉe Manzamo

Loĝantoj de Okinavo daŭre suferas pro la postsekvoj de la milita okupado.

[redaktu] Proprerogativaj problemoj

En la aerospaco de Okinavo troviĝas 16 trejnareoj de 92.000 kvadrataj kilometroj, 40-oblo de tuta areo de gubernio Okinavo, ekskluzive rezervitaj por usonaj armeoj. Krome en la aerspaco super la ĉefinsulo ĝis la alteco de 6.000 metroj, la usona armeo regas la aerotrafikon. Ne nur aviadiloj, kiuj uzas la usonajn militbazojn, sed ankaŭ komercaj aviadiloj enirontajn la flughavenon Naha bezonas permeson de la aerobazo Kadena. Neniu nacio en la mondo krom Japanio cedas ĝian trafikregadon al fremda armeo.

Pli malfeliĉe, militaj aferoj havas prioritaton de la aerotrafika regado. Komercaj aeroplanoj uzantaj la flughavenon Naha, devas flugi je la alteco de 300 metroj kelkdek kilometrojn por ne malhelpi la vojon de usonaj militaj aeroplanoj, kiuj alteriĝas kaj deteriĝas ĉe la aerobazo Kadena. Normale, oni ekipas civilajn flughavenojn per rezervaj radarsistemoj por hazarda paneo de radaro. Sed la aerobazo Kadena havas nenian rezervan radarsistemon, ĉar la usonaj militaj aeroplanoj povas altiriĝi kaj detiriĝi per vida flugo, kiam la radaro paneas. En novembro de 1999 kiam la radaro paneis, komercaj aeroplanoj devis esti sub administrado sen radaro dum pli ol unu tago.

[redaktu] Teruraj akcidentoj

Ĉar vastaj usonaj militbazoj kuŝas en areoj, kie abundas domoj, lernejoj, hospitaloj k.a., kaŭziĝas damaĝoj unikaj en Okinavo.

La timo de eventualaj akcidentoj ĉiam obsedas loĝantojn ĉirkaŭ la bazoj. En aprilo 1999, helikoptero forfluginte el bazo Futenma (Hutenma) falis sur la marbordon en areo, kie estas elektra centralo. En junio 1999, atakaviadilo Harrier el bazo Kadena fiaskis ekflugi kaj enflamiĝis. En Okinavo tiaj akcidentoj estas preskaŭ ĉiutagaj eventoj. Kompreneble okazas armeaj akcidentoj en iuj ajn landoj. Sed en la kazo de Okinavo, eta eraro kondukas al granda katastrofo, ĉar lernejoj kaj domoj kuŝas nur kelkcent metrojn for de flughavenoj.

Ankoraŭ nun daŭre okazas paraŝutaj ekzercoj, kaj tre ofte kraŝas kaj brulas jetoj. Loĝantoj ĉirkaŭ la bazoj estas ĉiam eksponitaj al danĝero de eventuala katastrofo. Kelkaj lernejoj faris ekzercon por saviĝi el fajro supozante kraŝon de usonaj aviadiloj. Kompreneble, okaze de akcidento usonaj soldatoj ne intence celas domojn aŭ lernejojn. Tamen najbare de la bazoj plie multiĝis domoj kaj lernejoj pro la multiĝo de loĝantoj. Kiel ajn usona soldato klopodos trovi taŭgan spacon por eviti katastrofon okaze de akcidento, tio estos vana en tiel dense loĝata areo ĉirkaŭ la bazoj.

[redaktu] Krimoj

En septembro 1995, lerneja knabino estis forrabita kaj seksatencita de tri usonaj soldatoj. La polico de gubernio Okinavo postulis, ke la suspektitoj estu transdonitaj al Japanio, sed la usona armeo rifuzis. Tiu ĉi okazaĵo vekis koleron de okinavanoj, kiuj okazigis gubernianan kunvenon en oktobro kun 92,000 partoprenantoj el la tuta gubernio. Ili kune forte postulis elradikigon de krimoj fare de usonaj soldatoj, revizion de la interkonsento inter Japanio kaj Usono pri statuso de armeoj (SOFA), kaj redukton kaj rearanĝon de la militbazoj.

La krimo okazis ne hazarde. Tial eksplodis subpremita indigno de okinavanoj. Tuj post la reveno de Okinavo al Japanio, unu virino estis sekseatencita kaj mortigita (en la urbo Ginoŭan [Ginowan] en 1972); junulo permesite enirinta manovrejon por falĉi herbojn, estis persekutita kaj pafita la brakon intence de usonaj soldatoj per lumbombo kaj severe vundiĝis (en insulo Ieĵima en 1974). En la jaro, kiam okazis la seksatenco al la lernantino, ankaŭ virino estis batmortigita de usona soldato, kiu perforte eniris ŝian ĉambron de apartamento (en la urbo Ginoŭan). Eĉ post tio, krimoj kaj akcidentoj faritaj de usonaj soldatoj ofte okazis, ekz. mortigo de patrino kaj ŝiaj du infanoj en aŭtomobila akcidento, fuĝo post kolizio al lernantino de altlernejo, k.a.

La nombro de krimoj fare de usonaj soldatoj ekde la reveno de Okinavo en 1972 estas ĉirkaŭ 5 mil, el kiuj pli ol 10 procentoj estas kruelaj krimoj kiel murdo, rabado kaj seksatenco. Cetere ĉi tiu cifero montras nur tion, kion traktis la gubernia polico de Okinavo. Estas nemalmultaj kazoj, kiuj ne aperis en statistiko, kiam la krimuloj ne estis identigitaj, aŭ la suferantoj ne akuzis, k.a. Laŭ esploro de usona ĵurnalo (Dayton Daily News, 7-an kaj 8-an de oktobro 1995), la nombro de seksaj krimoj de la usona mararmeo kaj la marinfanterio en Japanio estas la plej granda el usonaj bazoj en la mondo. 70 procentoj de la usona mararmeo kaj la marinfanterio en Japanio koncentriĝas en Okinavo, tial multaj krimoj okazas tie. Okinavanoj estas devigataj vivi sub la danĝero de eblaj krimoj fare de usonaj soldatoj, eĉ survoje al kaj de lernejoj kaj hejme. Troviĝas lernejo, kie oni instrukcias lernantojn eviti vojojn apudajn al la bazoj eĉ se ili estas malpli longaj.

[redaktu] Protekto de krimuloj

Ofte okazas tiaj krimoj de usonaj soldatoj, sed tiaj krimuloj estas protektataj de prerogativoj.

Rilate al krimoj kaj akcidentoj, kaŭzitaj de usonaj soldatoj dum oficiala servo en Japanio kaj Eŭropo, Usono, kiu sendis la armeojn, havas unuan jurisdikcion laŭ la Interkonsento pri Statuso de Armeoj. La pilotoj, kiuj tranĉis la kablojn de la telfero dum sia malaltnivela flugekzercoj en Italio estis juĝitaj en milita tribunalo laŭ tiu interkonsento.

La situacio en Japanio estas tre malsama. Pli ol 45.000 krimoj kaj akcidentoj faritaj de usonaj soldatoj dum ilia oficiala servo kaŭzis 512 mortojn, sed neniu el ili estis juĝita en milita tribunalo. Eĉ kiam loka polico provis aresti usonajn soldatojn pro malobservo pri trafikreguloj, usonaj armeoj kutime ruze senkulpigas ilin profitante de ĉi tiu sistemo, eldonante ateston ke ili "estis en oficiala servo". Tio okazas ankoraŭ nun ĉiutage.

En kazo, kiam usonaj soldatoj krimis ne dum oficiala servo, estas komuna en ĉiuj landoj, ke la unua jurisdikcio apartenas al la gastiganta lando, kaj ke en apartaj kazoj troviĝas mekanismo por la gastiganta lando forlasi la jurisdikcion. Sed Japanio forlasas la jurisdikcion pli ofte ol aliaj gastigantaj landoj. Ne troviĝas lastatempa materialo por internacia komparo de tiaj kazoj, sed telegramo, kiun usona ambasadoro en Japanio sendis al sia registaro en 1957, montras, ke Japanio uzis sian jurisdikcion en 3 procentoj el tiuj krimoj, dum tutmonda avaraĝo en similaj cirkonstancoj estis 28 procentoj.

[redaktu] Bruado

Laŭ gubernio Okinavo, ĉirkau 470.000, nome 37 procentoj de loĝantoj suferas de bruo pro militaj agadoj de usonaj militbazoj. Ĝenerale parolate, damaĝo de bruo povas esti iagrade mildigita de sonizola domkonstruado. Tamen en loĝareo nur kelkcent metrojn for de flughavenoj, brua polucio estas tiel severa ke sonizolado ne efikas.

En areoj apud usonaj aerbazoj, mateno komenciĝas kun bruego de jetaj motoroj de militaviadiloj. Lernantojn en klasĉambroj ĝenas la bruego dum lecionoj. En elementa lernejo Jara (Yara), 800 metrojn for de la pistoj de la aerbazo Kadena, bruoj (daŭrantaj pli ol 5 sekundoj) estis registritaj averaĝe ĉirkaŭ dek foje dum unuhora leciono en januaro 1996. Loĝantoj ĉirkaŭ bazoj ne povas ĝui kvietan dormon nokte. Ekzemple laŭ esploro en areo ĉirkaŭ usona flugbazo Futenma (Hutenma) en junio 1995, bruoj okazis 2.244 foje dum unu monato, el kiuj 595 fojoj, nome pli ol 26 procentoj, okazis inter 7:00 ptm. kaj 7:00 atm. de la sekva tago.

En marto 1999, esplora komisiono de gubernio Okinavo, ĉefe konsistanta el medicinistoj, publikigis la finan raporton de sia kvarjara esplorado pri influo pro aviadila bruo al sano de loĝantoj. La specimenado estis la plej ampleksa el tiuspeca scienca esploro en la mondo. La esploro medicine kaj science pruvas interalie ke la bruo multigas problemajn kondutojn inter infanoj, kaŭzas naskon de malpeza bebo kaj perdon de aŭdokapablo. Oni povas konkludi, ke tiuj problemoj konekse rilatas al la fakto, ke usonaj bazoj kuŝas en dense loĝataj areoj en Okinavo.

[redaktu] Medipolucio

Oni donas al usonaj armeoj en Japanio ekskluzivajn rajtojn administri iliajn militbazojn, kie aplikeblas neniaj japanaj enlandaj leĝoj, nek usonaj leĝoj. Tial ne troviĝas metodo por protekti valoran naturan medion kontraŭ ĝia detruo.

En la kampejo Hansen, ekzemple, usonaj armeoj operacias realan pafadon kutime, ofte kaŭzas brulegon ĉe la trafpunktoj. Rezulte la montoj ĉirkaŭ trafpunktoj perdis iliajn verdaĵojn kaj la montoj rivelas mizere sian nudan teraĵon. Iam grandkvante da ruĝa argilo fluis el la vunditaj montoj en la golfon Kin, akumuliĝis kaj la koralan rifon malpurigis granda kvanto da ŝlimo.

Polucio per venena PKB (poliklorizita bifenilo) estas ankaŭ tre severa. Iam kofroj, kiuj enhavis PKB-on, troviĝis amasigitaj ekstere en la aerobazo Kadena. Kiam Usono redonis la komunikadejon Onna en 1995, oni detektis PKB-on en la loko. Kvankam oni rekolektis 20 tunojn da teraĵo malpurigita per PKB, oni ankoraŭ ne havas ideon kiel disponi ĝin. Oni redonis parton de la municikonservejo en junio 1999, sed oni ne informis la terposedanton ĝis la tago de la redono, ke jam detektiĝis venenaj substancoj kiel sesvalenta kromo kaj plumbo en kvanto super media standardo.

La norda trejnejo de la usona armeo estas trezorejo de raraj vivaĵoj kiel noguĉigera (speco de pegoj; sapheopipo noguchii) kaj janbarukuina (speco de raloj; gallirallus okinawae). Sed nek la registaro nek la rilataj municipoj havas rajton ekzameni la usonan militareon, kaj ne povas scii ĉu la naturaj provizaĵoj estas protektataj aŭ ne.

En januaro 1989 grandega kvanto da jeta fuelo eliĝis kaj fluis en riveron.

[redaktu] Ekonomievolumalhelpaj faktoroj

Ekonomia evoluo en regiono estas barata de usonaj militbazoj, ĉar ili situas en la centra parto de urboj en Okinavo.

Usona marinfanteria Flugbazo Hutenma (Futenma) okupas kvaronon de la tuta areo de la urbo Ginoŭan, kaj plie, ĝi okupas ĝuste la centron de la urbo. Tial vojoj, akvoprovizoj kaj kloakoj devas ĉirkaŭiri por eviti la bazon. Ĝi estas ĉefa obstaklo por plibonigo de la urba infrastrukturo. Krom tio, por eviti malkonvenon al usonaj aviadiloj surteriĝontaj al la bazo, alteco de konstruaĵoj estas limigitaj ĉirkaŭ la bazo. Pro tio la plano de reevoluado, planata de la urbo Ginoŭan, ne povas esti realigata. Eĉ okazis, ke nova privata apartamento estis malkonstruita ĉar oni juĝis, ke ĝi malhelpus flugon de usonaj militaviadiloj.

En la urbeto Ĉatan (Tyatan) estas vastaj usonaj bazoj kiel la flugbazo Kadena, kampo Kuwae, kampo Zukeran k.a., kiuj okupas 56 procentojn de la areoj de la urbeto. Tio malfaciligas konstruon de publikaj konstruaĵoj simple pro manko de grundo. Pro tio oni devis konstrui kelkajn elementajn lernejojn kaj infanĝardenon de la urbeto en la apuda urbo Okinavo. Se la bazoj estus redonitaj al la urbeto, oni povus tie konstrui publikajn instalaĵojn kaj domojn. Ĉar tio ne estis ebla, por la urbeto restis nenia elekto krom akiri la necesan grundon el ŝutplenigita maro per granda elspezo.

La fervojoj, kiujn Okinavo havis ĝis la fino de la dua mondmilito, estis detruitaj dum la surtera batalo. Post la milito, usonaj armeoj konfiskis la terenon kaj fermis ilin por konstrui militbazojn. La ekzisto de usonaj militbazoj estas obstaklo por konstrui fervojon ligantan la nordon kaj la sudon. Rezulte, ankoraŭ nun estas nenia fervoja servo en Okinavo.

En kelkaj areoj de la vilaĝo Onna kaj de la urbeto Kin, la fonto de akvoprovizo situas en usonaj militbazoj. En tiuj areoj necesas permeso de la usona armeo eĉ por purigi la fonton.

[redaktu] Fotogalerio

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj