Diskuto:Okinavo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu renomu titolon kiel apartigilon ?[redakti fonton]

Mi timas ke estas malfacile por ne-japanoj kompreni ke Okinavo havas plurajn signifojn. Iuj lingvaj Vikipedioj (en, de, pt...) havas artikolon Okinavo (apartigilo), kiel apartigila paĝo dum Okinavo alidirektiĝas al Okinava prefektujo. Ne-japanaj vikipediistoj, ĉu tiu sistemo estas faĉila por ne-japanoj kiuj ne scias plurajn signifojn de Okinavo? Mi planas renomi Okinavo al "Okinavo (apartigilo)", kaj alidirektigi Okinavo al Okinava prefektujo - Ryoho 10:39, 5. Jul 2008 (UTC)

Tre bone! -- Yekrats 10:46, 5. Jul 2008 (UTC)
Laŭ mi la apartigilo estu ĉe "Okinavo", kiel en la japana kaj hispana Vikipedioj. Laŭ mi tute ne estas malfacile kompreni, ke "Okinavo" havas plurajn signifojn. Kaj eĉ se tio estus malfacile, ni tamen devus havi la apartigilon ĉe "Okinawa", por klarigi al la homoj, ke "Okinawa" havas plurajn signifojn. Marcos 18:31, 5. Jul 2008 (UTC)
Dankon pro viaj opinioj!
Mi aldone anoncis tiun diskuton al Lvh-san kaj Kani-san, kiuj iom interesiĝis pri la artikolo. Mi proponas atendi iliajn opiniojn antaŭ redakto de la artikolo. Kore -Ryoho 14:47, 7. Jul 2008 (UTC)

Por mi krom la apartigilo, se tiu estas la demando, Okinavo estas perfekta esperanta vorto. Kiel ĉe multaj aliaj kazoj oni povas fari alidirektilon ekde Okinawa, kaj en la apartigila paĝo oni enmetu ĉiun signifon. Por nejapanoj Okinavo ĉefe estas insulo, kie okazis batalo dum la Dua Mondmilito.--kani 20:05, 7. Jul 2008 (UTC)

Jes, ankaŭ al mi "Okinavo" estas ĉefe insulo, do mi proponas, ke la artikolo "Okinavo" estu la apartigilo, kiu direktu al "Okinavo (insulo)" kaj "Okinavo (prefektujo)". "Okinawa" estu redirektilo al la apartigilo "Okinavo". Amike, Bea 07:59, 8. Jul 2008 (UTC)

Dankon ĉiuj.
Mi retiras proponon de alinomado de la titolo. Mi skribos tiun ĉi artikolon kiel apartigilon restigante titolon. Kore - Ryoho 14:46, 8. Jul 2008 (UTC)