Imperia Trezoro de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interpreto de artisto pri la Imperiaj Trezoroj de Japanio.

La Imperia Trezoro de Japanio 三種の神器 Sanŝu no Jingi, konata ankaŭ kiel "La Tri Sanktaj Trezoroj", konsistas el glavo, Kusanagi (草薙劍), juvelojuvelkolĉeno magatama (八尺瓊曲玉) kaj la spegulo kagami (八咫鏡). Ili reprezentas la tri primarajn virtojn de Japanio: la kuraĝo (glavo), la saĝo (spegulo) kaj la bonvolo (juvelo). Tiuj ĉi elementoj estas ligitaj al la budhanaj instruoj.

Ĉar temas pri legendaĵoj, la ĝusta situo de la trezoroj ne estas konfirmita sed la popolo scias ke la glavo troviĝas en la Templo Acuta en Nagojo, la juvelo en Kokjo (la Imperia Palaco) en Tokio kaj la spegulo en la Ise-Sanktejo en la Gubernio Mie.

Ekde la jaro 690, la prezentado de tiuj ĉi objektoj al la Imperiestro fare de grupo de ŝintoaj sacerdotoj, estas parto de granda kronceremonio. Tiu ĉi ceremonio ne estas publika kaj la elementoj tradicie estas nur vidataj de la imperiestro kaj kelkaj sacerdotoj. Pro tiu ĉi kialo, ne ekzistas fotoj aŭ desegnoj de la trezoroj.