Japana teceremonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tea ceremony performing 2.jpg

Japana teceremonio ( chanoyu (茶の湯, chanoyu) , sadō (茶道, sadō) , ou chadō (茶道, chadō)) estas unu el la plej gravaj japanaj ceremonioj. Teceremonion influis zeno, ĝi estas tradicia rito dum kiu la verda pulvora teo, matcha (抹茶, matcha), estas ceremonie preparita per sperta praktikanto kaj servita al gastareto en trankvila etoso.

Teo estas sankta en zeno kaj ŝintoismo. Ĝi aperis en la 16-a jarcento.

Chanoyu (茶の湯, litere « varmega akvo por la teo ») estas la rito mem, kvankam sadōchadō (茶道, « la vojo de la teo ») reprezentas la studon de la tedoktrino. Pli precize, la vorto chaji (茶事) rilatas al kompleta teceremonio kun manĝeto (kaiseki), usucha (薄茶, maldika teo) kaj koicha (濃茶, dika teo), kiu daŭras proksimume kvar horojn. Chakai (茶会, « renkonto apud teo ») ne inkludas kaiseki-n.

Teceremonio kaj Ikebano[redakti | redakti fonton]

Dosiero:450px-Chabana-curitiba-leoboiko.jpeg
Ŝabana floroj ponita antaŭ pendrado

Chabana (茶花, "te floroj") estas tre simpla flor-dispono dum la ceremonio. Ŝabana venas el la ardo de Ikebano, alia tradicia Japana flor-dispono, kiu fontas en Ŝintoismo kaj budhismo.

Ŝabana evoluis el antaŭa formo de ikebano, kiu estis farita kun te-majstro. Ŝabana nuna stilo estas norma stilo de flor-aranĝo por teceremonio.

En la plej simpla formo, ŝabana aranĝo estas simpla kunmeto de sezona floro en ujo.

Formoj de ceremonio[redakti | redakti fonton]

Virino praktikanta ceremion iel Ryu-rei. De maldesktre al dekstre: la ruĝa ujo de malvarma akvo (la kovrilo troviĝas sur la tana), teskurĝilo, teujo, kama el fero (poto) kaj kulerego (surpote). La praktikantino portas natsume-n.

Chabako demae[redakti | redakti fonton]

Chabako demae (茶箱点前) estas nomita tiel, ĉar la iloj estas prenitaj el speciala skatolo nomata (chabako, signifanta teskatolon) kaj poste reordigitaj en ĝin.

Hakobi demae[redakti | redakti fonton]

Hakobi demae (運び点前)) estas ligita al ryū-rei (vidu poste), sed oni praktikas tiun enseiza-pozicio. Ĝia nomo devenas de la fakto, ke la necesaj ilojbovlo, natsume, la malvarmakvujo ktp. — estas portitaj (運ぶ hakobu) en kaj el la teĉambro.

Obon temae[redakti | redakti fonton]

Dum obon temae (お盆点前), la gastiganto metas teujon, skurĝilon, te-elĉerpilon, chakin kaj natsume sur specialan pleton kaj kovras ilin per fukusa. Maldika teo estas preparita sur la pleto dum la gastoj sidas surplanke en seiza-pozicio.

Ryū-rei[redakti | redakti fonton]

En ryū-rei (立礼, vertikala arko) teo estas preparata sur speciala tablo. La gastigantoj sidas antaŭ propra tablo. La nomo venas el praktiko fariĝi la unua kaj lasta gastiganto antaŭ la pordo de teejo. Dum 'ryu rei ĉeestas helpanto, kiu sidas malantaŭ la gastiganto kaj movas la ilojn kiam ili estas bezonataj. La helpanto ankaŭ servas teon kaj kunparolas kun la gastoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]