Monto Fuĝi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monto Fuĝi
Monto Fuĝi je sunleviĝo
Alteco 3776 m
Situo Japanio
Montaro Japanaj Alpoj
Koordinatoj 35°22′N 138°44′O  /  35.367°N, 138.733°O / 35.367; 138.733 (Monto Fuĝi)Koordinatoj: 35°22′N 138°44′O  /  35.367°N, 138.733°O / 35.367; 138.733 (Monto Fuĝi)
Unua grimpo 663 de nekonata monaĥo
Plej facila montgrimpo Montarmigrado
v  d  r
Information icon.svg

Enkonduko [redakti]

La monto Fuĝi (japane: 富士山 [fuĝisan]) estas vulkano kaj la plej alta monto de Japanio je 3.776 metroj.
Ĝi estas ĉe regionlimo inter la gubernioj Ŝizuoka kaj Jamanaŝi.

Geologio [redakti]

La monto Fuĝi situas en la tuŝzono de la Eŭrazia, la Pacifika kaj la Filipina Plato, kaj apartenas al la stratumaj vulkanoj de la Pacifika ringo de fajro. Ĝi konsideriĝas kiel aktiva, sed ĝiaj erupcioj okazas nur post longaj paŭzoj. La lasta granda erupcio okazis en 1707 dum la Edo-epoko. Geologoj diferencas kvar stratumoj en la monto Fuĝi: la plej ena kaj antikva "Sen-komitake" konsistas el ŝtono de tipo andesito, Antaŭ kelkaj jarcentmiloj ekestis la "Komitake Fuĝi", kiu konsistas el bazalto. Antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj ekestis la maljuna monto Fuĝi sur la "Komitake Fuĝi" kaj antaŭ proksimume 10.000 jaroj la moderna monto Fuĝi formiĝis.

Etimologio [redakti]

La nomo "monto Fuĝi" skribiĝas japane kun la ĉinaj simboloj 富 "riĉa", 士 "samurajo", kaj 山 "monto". Ĝis la fino de la 19-a jarcento oni legis tion, kiel "Fuĝi no jama" aŭ simple Fuĝi-jama (山 [jama] signifas monton). Komence de la 20-a jarcento oni eklegis tion "Fuĝi-san" kun la pli edukita sinojapana legmaniero "san" por monto. La nomo de la monto, "Fuĝi", estas konsiderata altaĝa kaj verŝajne ekzistis jam antaŭ la alveno de la ĉina skribo kaj la sinojapanaj legmanieroj en Japanio - do la unuaj du simboloj estis elektitaj ne pro ilia signifo, sed pro ilia legmaniero, kiu similas al la nomo de la monto. Se la nomo estas antikva, la en Japanio populara rakonto pri la "senmorteco" (sinojapane "fushi") kiel origino de la nomo ne eblas vera. Verŝajne la nomo devenas de la nomo de la floro "fuĝi" (= glicino), kiu povas kovri bele ŝtonojn. Alia hipotezo estas ke la nomo rilatas al la ĉielarko, japane "niji" [niĵi] (antikve "nuji" [nuĵi] plus kelkaj dialektaj formoj). Ambaŭokaze verŝajnas ke la originala nomo rilatas iel al la belproporciitaj kaj simetriaj deklivoj de la monto, kies pinto estas kovrita de eterna glaco.