Kormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la bulbeca organo de kelkaj plantoj, vidu la artikolon Bulbotubero.
Kormo de tipa dukotiledonulo

En botaniko, la kormo[1] (latine cormus) estas la plurĉela vegetaĵa korpo de planto, kiu estas dividita en la tigon, la folion kaj la radikon.[2] Ĝi estas la antonimo de talo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La korpo de la plejparto de la teraj plantoj konsistas el pluraj organoj, klasifikitaj en la tri kategoriojn de la tigo, la folioj, kaj la radiko. La tuto de tia plurorgana planta korpo nomiĝas kormo, kaj tiaj plantoj nomiĝas kormofitoj.

Malsimile, kelkaj plantoj aŭ plurĉelaj algoj nur konsistas el sendiferenca histo, sen fakaj organoj; tia planta aŭ alga korpo nomiĝas talo, kaj tiaj plantoj aŭ algoj nomiĝas talofitoj.

La termino kormofito estas nuntempe iom arkaikiĝinta, anstataŭigita per la termino embriofito.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La terminon kormo enkondukis la germana botanikisto Carl Ludwig Willdenow (1765–1812) en 1802. (Lia difino iom diferencas de la moderna uzo: laŭ la originala difino de Willdenow, briofitoj havis kormojn, sed ne laŭ la nuna difino, laŭ kiu ili havas talojn.)

La termino kormo devenas de la helena vorto κορμός kormós “trunko (de arbo)”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. korm/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Kormus (germane). Kompakleksikon der Biologie.