Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titola paĝo de Species Plantarum, 1753.

La Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj ( angle : International Code of Nomenclature for algae, fungi, and plants ( ICN ) ) estas la regularo kaj rekomendoj traktantaj la formalajn botanikajn nomojn kiuj estas asociataj al plantoj, fungoj kaj kelkaj aliaj grupoj de organismoj, tradicie konsiderataj kiel plantojn [1]. Antaŭe ĝi estis nomita Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo ( angle : International Code of Botanical Nomenclature ( ICBN ) ; la nomo estis ŝanĝita dum la Internacia Botanika Kongreso en Melburno en julio 2011 kiel parto de la Melburna Kodo kiu anstataŭas la Vienan Kodon de 2005. Same kiel por antaŭaj kodoj, la dokumentaro de la Kodo en ĝia fina formo bezonas iom da tempo por prepari ĝin post la kongreso. La provizoraj tekstoj de iuj el la artikoloj kun la plej signifoplenaj ŝanĝoj estis publikigitaj en septembro 2011 [2]. La nomo de la "Kodo" estas parte majuskle, parte minuskle. La minuskloj por "algoj, fungoj kaj plantoj" indikas ke tiuj terminoj ne estas formalaj nomoj de kladoj, sed indikas grupojn de organismoj kiuj estis historie konataj per tiuj nomoj kaj tradicie studitaj de botanikistoj, mikologiistoj kaj algologiistoj. La traktitaj organismoj inkludas la blu-verdajn algojn ( cianobakterioj ); fungojn, inkluzive de Chytridiomycota, Oömycota, kaj Myxomycota; fotosintezajn protistojn kaj taksonomie parencajn ne-fotosintezajn grupojn. Estas specialaj difinoj en la ICN por iuj el tiuj grupoj, kaj ankaŭ por fosilioj [1], Preamble, para. 7. La ICN povas nur esti ŝanĝita per Internacia Botanika Kongreso, kun la Internacia Asocio por Planta Taksonomio liverante la subtenantan infrastrukturon. Ĉiu nova eldono anstataŭas la antaŭajn eldonojn kaj retroiras al 1753, escepte de tie kie diferencaj komenco-datoj estas specifigitaj [1], Principle VI.

Por la nomado de kultivitaj plantoj ekzistas aparta kodo, la Internacia Kode de Nomenklaturo por Kultivitaj Plantoj kiu provizas per regularo kaj rekomendoj kiuj kompletigas la ICN.

Principoj[redakti | redakti fonton]

  • La botanika nomenklaturo estas sendependa de zoologia, bakteriologia, kaj virusa nomenklaturoj.
  • Botanika nomo estas ligita al taksono per tipo [1], Article 7. Tio estas preskaŭ senvarie sekigita aĵo kaj kutime estas konservita en herbario, kvankam ĝi ankaŭ povas esti bildo aŭ konservita kulturo. Iuj tipo-kolektoj komputile estas videblaj en la retpaĝaro de la koncernaj herbarioj.
  • Ĉefa principo en botanika nomenklaturo estas prioritato, la unua publikaĵo de nomo por taksono [1], Principle IIII, sed la formala komenca dato por prioritataj celoj estas la 1-a de majo de 1753, la publikigo de Species Plantarum de Karolo Lineo. Tamen, por eviti nedezirindajn ( malstabiligantajn ) efikojn de rigora eldevigo de prioritato, eblas konservado de familio, genro kaj specio.
  • La celo de la Kodo estas ke ĉiu taksonomia grupo havu nur unu korektan nomon kiu estas tutmonde akceptita, kondiĉe ke ĝi havas la saman parafrazon, pozicion kaj rangon [1], Principle IV. La valoro de scienca nomo estas identigilo; ĝi estas ne nepre de priskriba valoro, aŭ eĉ preciza.
  • Nomoj de taksonoj estas latinlingve pritraktitaj.
  • La regularo de nomenklaturo estas retroaktiva krom se ekzistas eksplicita klaŭzo ke tiu ne aplikiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua internacia regularo pri la nomoj de plantoj esti kreita dum la dua Internacia Botanika Kongreso en Vieno en 1905. Tiu regularo estis publikigita kiel Règles internationales de la Nomenclature botanique adoptées par le Congrès International de Botanique de Vienne 1905 ( aŭ angle, International rules of Botanical Nomenclature adopted by the International Botanical Conference of Vienna 1905 ). Neformale ĝi estis indikita kiel la Viena Regularo ( ne konfuzende kun la Viena Kodo ).

Sinsekvaj kunvenoj de la Internacia Botanika Kongreso havas produktitaj reviziitajn versiojn de tiu Regularo, poste nomita la Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo. Iuj gravaj versioj estas listigitaj ĉi sube.

Jaro de akcepto neformala nomo
1905 Viena Regularo
1935 Kembriĝa Regularo
1952 Stokholma Kodo
1969 Seatla Kodo
1975 Sankt-Peterburga Kodo
1981 Sidneja Kodo
1987 Berlina Kodo
1993 Tokia Kodo
2005 Viena Kodo
2011 Melburna Kodo

La Nomenklatura Sekcio okazinta ĵus antaŭ la 18-a Internacia Botanika Kongreso en Melburno, Aŭstralio, en julio 2011 vidigis radikalajn ŝanĝojn pri la maniero laŭ kiu la sciencistoj nomas novajn plantojn, algojn kaj fungojn [3][4].

  • Por la historie unua fojo la Kodo permesos sole-elektronika publikigado de nomoj de novaj taksonoj; ne plilonge estos deviga deponi iujn paperajn kopiojn en bibliotekojn.
  • La postuloj por latina konfirmanta diagnozo aŭ priskribo estis ŝanĝitaj por permesi aŭ anglan lingvon aŭ latinan lingvon por tiuj esencaj komponantoj de publikaĵo de nova nomo.
  • "Unu fungo, unu nomo" kaj "unu fosilio, unu nomo" estas gravaj ŝanĝoj por fungoj kaj por fosilioj; la konceptoj anamorfa kaj teleomorfa (por fungoj), kaj morfotaksa (por fosilioj) estas eliminitaj.
  • Kiel eksperimento kun "registrado de nomoj", novaj fungaj priskriboj postulos la uzadon de identigilo el "agnoskita fonto"; la tri fontoj kiu ĝis nun estas agnoskitaj estas MycoBank, Index Fungorum [5] kaj la ĉina retetejo fungal name[6].
  • La titolo de la Kodo estis plilarĝigita por eksplicitigi ke ĝi ne nur aplikas al plantoj, sed ankaŭ al algoj kaj fungoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 McNeill, J.; Barrie, F.R.; Burdet, H.M. et al., eds. (2006), International code of botanical nomenclature (Vienna Code) adopted by the seventeenth International Botanical Congress, Vienna, Austria, July 2005 (electronic ed.), Vienna: International Association for Plant Taxonomy, http://ibot.sav.sk/icbn/main.htm, retrieved 2011-02-20 
  2. Knapp, S.; McNeill, J.; Turland, N.J. (2011). "Changes to publication requirements made at the XVIII International Botanical Congress in Melbourne - what does e-publication mean for you?", gazeto : PhytoKeys, volumo : 6, numero : 0, paĝoj : 5-11
  3. Miller JS, Funk VA, Wagner WL, Barrie F, Hoch PC, Herendeen P (2011). "Outcomes of the 2011 Botanical Nomenclature Section at the XVIII International Botanical Congress", gazeto : PhytoKeys, volumo : 5, paĝoj : 1–3. COI:10.3897/phytokeys.5.1850
  4. John McNeill, 2011. Important decisions of the Nomenclature Section of the XVIII International Botanical Congress, Melbourne, 18–22 July 2011. Botanical Electronic News, ISSN=1188-603X, 441
  5. angle Index Fungorum Registration.
  6. [1]