Lynn Margulis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lynn Margulis

Lynn Margulis, 2005
Lynn Margulis, 2005

Persona informo
Nomo Lynn Margulis
Dato de naskiĝo 5-a de marto 1938
Loko de naskiĝo Chicago, Usono
Dato de morto 22-a de novembro 2011
Okupo
Aĝo je morto 73
v  d  r
Information icon.svg

Lynn Margulis (naskiĝis la 5-an de marto 1938 en Chicago, Usono, mortis la 22-an de novembro 2011) estis usona biologo

Ŝi estis profesoro ĉe la Universitato de Masaĉuseco en Amherst.

Ŝia plej konata scienca atingo estas la remalkovro kaj pluevoluigo de la teorio pri endosimbiozo, kiu estis proponita jam en 1883 de Andreas Franz Wilhelm Schimper kaj reproponita 1905 de Konstantin Sergejeviĉ Mereĵkovski.

La teorio pri endosimbiozo supozas, ke ĉelaj organeloj kiel kloroplastoj kaj mitokondrioj origine estis memstaraj prokariotaj organismoj, kiuj frue en la evoluo eniris simbiotan kunlaboron kun aliaj ĉeloj, kiuj tiel fariĝis eŭkariotoj.

Lynn Margulis estis edzino de Carl Sagan. Ŝi havas kvar gefilojn (du kun Sagan).

Literatur[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]