Taksonomio de kultivataj plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj el la tradiciaj iloj de Taksonomio de kultivataj plantoj: mikroskopo, fotilo, floroj kaj gvidlibro por helpi identigon.

Taksonomio de kultivataj plantoj estas la studo de la teorio kaj praktiko de la scienco kiu identigas, priskribas, klasifikas, kaj nomas kulturvariojn - tiuj plantoj kies origino aŭ selektado estas ĉefe devenaj el intencita homa aktiveco. Kulturplantaj taksonomiistoj, aliflanke, laboras kun ĉiuj specoj de plantoj en kultivado.

Kulturplanta taksonomio estas parto de la studo de hortikultura botaniko kiu estas plejparte disvolvigita en botanikaj ĝardenoj, grandaj arbokulturejoj, universitatoj, aŭ ŝtataj servoj. Areoj de speciala intereso por la kulturplanta taksonomio estas la jenaj: serĉado kaj registrado de novaj plantoj taŭgaj por kultivado (plantokolektado); komunikado kun kaj konsilado al la popolo en aferoj koncerne la klasifikon kaj nomenklaturon de kulturplantoj kaj aranĝado de origina esplorado en tiuj temoj; priskribado de la kulturplantoj de specialaj regionoj (hortikulturaj flaŭroj); konservado de datumbazoj, herbarioj kaj aliaj informoj pri kulturplantoj.

Multe de la laboro de la kulturplanta taksonomio temas pri la nomado de plantoj kiel devige de du plantaj nomenklaturaj kodoj. La provizaĵoj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj (Botanika Kodo) servas ĉefe sciencajn celojn kaj la celojn de la scienca komunumo, dum tiuj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj (Kulturplanta Kodo) estas dezajnitaj por servi kaj sciencajn kaj utilismajn celojn farante havigojn por la nomoj de plantoj uzitaj en komerco - kultigenoj kiuj ekestis en agrikulturo, forstado kaj hortikulturo. Tiuj nomoj, foje nomitaj diversece-, estas ne en la latina sed ĉiukaze estas aldonitaj kun la scienca latina nomo, kaj ili helpas komunikadon inter la komunumo de forstistoj, farmistoj kaj hortikulturistoj.

La historio de kulturplanta taksonomio povas esti spurita de la unuaj plantselektadoj kiuj okazis dum la agrikulturisma Neolitika revolucio al la unua registrita nomado de homaj plantselektadoj fare de la romianoj. La nomado kaj klasifiko de kultigenoj sekvis similan vojon al tiu de ĉiuj plantoj ĝis la establado de la unua Kulturplanta Kodo en 1953 kiu formale establis la kultigenan klasifikkategorion da kulturvarioj. Post tiu tempo la klasifiko kaj nomado de kultigenoj sekvis sian propran vojon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]