Etnobotaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La etnobotanikisto, Richard Evans Schultes, labore en Amazonio (ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj).

La etnobotaniko estas subfako de la botaniko kiu studas la rilatojn inter la homaj grupoj kaj ilia vegetala medio, tio estas, la uzo kaj profito de plantoj en la diversaj kulturaj areoj kaj tempaj epokoj. Laŭ Alcorn (1995) la etnobotaniko estas la studo de la rilatoj planto-homo inkluditaj en dinamismaj ekosistemoj, kun naturaj kaj sociaj kuntekstoj. Alivorte, ĝi estas la studo de la uzo de la plantoj en iliaj kuntekstoj.[1]

La termino etnobotaniko devenas de la grekaj radikoj εθνος (etnos), popolo kaj βοτάνη (botáne), herbo.

Tiu subfako difinas la rolon ludata de la vegetaĵoj en la homaj socioj; ĝi studas la interagadon de la homaj grupoj kun la plantoj: ties uzado por fabriki instrumentojn kaj plej diversajn ilojn, por protekti sin (loĝejoj, vestaĵoj), nutri sin, kuraci sin disde la malsanoj, komuniki kun siaj proksimuloj (papero, farbo, tatuoj, teksaĵoj), same kiel ties asocio al la socia vivo (ritaroj, ludoj, muziko, ktp).

Ĝi estas parto de la etnobiologio kaj inkludas:

  • la etnofarmakologion, kiu celas la tradiciajn uzojn kaj la efikojn de naturaj substancoj kiuj havas biologian aktivecon (ĉu el plantoj ĉu el animaloj kaj mineraloj) kaj
  • la ekoetnobotaniko, kiu studas la interagadon de la homaj aglomeraĵoj kun la vegetala mondo kaj ties ekvilibro kun la medio.

Helposciencoj de la etnobotaniko estas la ekonomika botaniko, la biodinamika agrikulturo kaj la etika agrikulturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alcorn, J. (1995). «The scope and aims of Ethnobotany in a developing world.». En Schultes kaj von Reis, eld. Ethnobotany: Evolution of a Discipline. Dioscorides Press. Oregon.