Natura kolorigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lano tinkturita per naturaj ekstraktoj ek plantoj.
Uzado de naturaj kolorigiloj en la prilaborado de sarapoj (Teotitlán del Valle, Oaxaca, Meksiko).

Natura kolorigilonatura tinkturo estas terminoj kiuj referencas al kolorigilojtinkturoj derivitaj de plantoj, senvertebrulojmineraloj. La plej parto de la naturaj kolorigiloj estas vegetalaj kolorigiloj devenaj de plantoj (radikoj, beroj, arboŝeloj, folioj kaj ligno), kaj aliaj organikaj fontoj kiel, por ekzemplo, fungoj kaj likenoj.

Arkeologoj trovis pruvojn de tekstilaj kolorigiloj de la periodo Neolitiko. En Ĉinio, la kolorigiloj prilaboritaj el plantoj, arboŝeloj kaj insektoj estis uzitaj jam ekde antaŭ pli ol 5 000 jaroj.[1] La baza procezo por kolorigo iom ŝanĝiĝis laŭlonge de la tempopaso. Ĝenerale, la koloriga materialo estas metita en ujo enhavanta akvon kaj poste la tokaĵoj estas metitaj en la ujon, kiun oni varmigas kaj agitas ĝis la koloro fiksiĝas. La tekstila fibro povas esti kolorigita antaŭ realigi la fadenigon, sed plej parto de la tekstiloj estas kolorigitaj laborinte la tolon. Multaj naturaj kolorigiloj postulas la uzadon de kemiaĵoj nomitaj mordantoj por fiksi la kolorigilon al la tekstila fibro;[2]​ iam oni uzis taninojn devenajn el gajloj, saloj, natura aluno, vinagro kaj eĉ amonio el nefreŝa urino. Multaj mordantoj, kaj kelkaj el la kolorigiloj mem, generas fortajn odorojn, kaj pro tio multaj kolorigaj taskoj grandskale estis faritaj en zonoj malproksime de la urbocentroj.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goodwin, Jill (1982). A Dyer's Manual. Pelham. p. 11. ISBN 0720713277.
  2. Arroyo Ortiz, L. (2008). Tintes naturales mexicanos: Su aplicación en algodón, henequén y lana. México: UNAM, Escuela Nacional de Artes Plásticas. ISBN 978-607-2-00179-4.
  3. Cardon, D. (2007). Natural Dyes: Sources, Tradition, Technology and Science. (Trad. C. Higgitt). London: Archetype. (Originala en franca, 2003).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barber, E. J. W. (1991). Prehistoric Textiles. Princeton University Press. ISBN 069100224X.
  • Boucher, François (1966). 20,000 Years of Fashion. Harry Abrams.
  • Bryan, Nonabah Gorman kaj Stella Young (2002). Navajo Natives Dyes: Their Preparation and Use. Dover Publications. ISBN 978-0486421056.
  • Cannon, John; Cannon, Margaret (2002). Dye Plants and Dyeing (2a eldono). A&C Black. ISBN 9780713663747.
  • Chancey, Jill R., ekd. (2005). By Native Hands: Woven Treasures from the Lauren Rogers Museum of Art. Lauren Rogers Museum of Art. ISBN 0-935902-08-9
  • Gillow, John; Sentance, Bryan (1999). World Textiles. Bulfinch. ISBN 0821226215.
  • Goodwin, Jill (1982). A Dyer's Manual. Pelham. ISBN 0720713277.
  • Hofenk de Graaf, Judith (2004). The Colourful Past: Origins, Chemistry and Identification of Natural Dyestuffs. Abegg-Stiftung kaj Archetype Publications. ISBN 1873132131.