Pektino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pektino konsistas el karbonhidratoj, polisakaridoj troviĝantaj en plantsukoj kaj havantaj ĝeligajn ecojn.

Ĝi troviĝas en ĉiu surtera planto, en la primara ĉelmuro, en la interĉelejo. Ĝi grandkvante troviĝas en la karnaj histoj de la plantoj, en la karnecaj fruktoj (pomofrukto, citrono) kaj en la karoto.

La pektino entenas tri polisakaridojn (galaktano, arabano, galakturonan-metilestero), kiuj ligiĝas parte kemie, parte per kemia ligo.

La galaktano konstruiĝas el ĉ. 120 D-galaktopiranozoj al ĉenforma polisakarido. La arabano estas malgranda polisakarido el L-arabofuranozoj.

La plej tipa ero de la pektino estas la galakturonano, kiu estas la metil-estera derivaĵo de la pektina acido. La pektina acido konstruiĝas el D-galakturonacidaj partoj per alfa-1,4-ligo.

Ĝi koloriĝas per klor-zink-jodido al flavbruna, per rutenioruĝa al ruĝa koloro.

Ĝi malkomponiĝo gravas praktike nur ĉe la lavado de lino kaj kanabo. Multaj bakterioj, fungoj, radifungoj povas foruzi la protopektinon, la pektinon kaj la pektinan acidon, la polisakaridojn kiel fonton de la karbono kaj energio. En la procezo partoprenas la sekvaj enzimoj:

  • pektinmetilesterazo: el pektino estiĝas pektina acido
  • poligalakturonidazo: malkombinas la glikozidajn ligojn de la galakturonacidaj unuoj

Karakteriza malkombina organismo estas inter anaerobaj cirkonstancoj la Clostridium pectinovorum. En aeroba medio aktivas la fungoj en la malkombina procezo.

vidu amilopektino