Fotovoltaiko
Fotovoltaiko okupiĝas pri transformo de radiada energio, precipe sunenergio, al elektra energio kaj estas uzata ekde 1958 por produkto de energio (komence ĉe satelitoj).
Enhavo |
Nocio [redakti]
La nomo estas konsistas el foto – la greka vorto por lumo – kaj Volta – post Alessandro Volta, pioniro de la elektreco kaj sufikso ik- scienco..
Teknika priskribo [redakti]
La ondolonga areo de la transformebla elektromagneta radiado etendiĝas de la mallongonda areo (nevidebla) tra la videbla areo (aero) ĝis al la longonda infraruĝa areo. Ĉe la radiado, estiĝas elektra tensio, kiun oni eluzas por produkti energion.
Evoluo de la fotovoltaiko [redakti]
La fotovolta efiko estis malkovrita jam en 1839 fare de la franca fizikisto Alexandre Edmond Becquerel, kiam li ekzamenis la efikon de la lumo je la materialo kaj al elektrokemiaj procesoj. Post kiam Becquerel sukcese pruvis la efikon en elektrolikvo, prezentis la saman fenomenon en 1876 usonaj fizikistoj en selena kristalo. En 1954 usonaj fizikistoj konstruis la unuan silician ĉelon kun efika grado de 5 procentoj. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj okazis gravaj antaŭenpaŝoj danke al la preetndoj de la spacoesploro.
Ekde la 1970-aj jaroj, ankaŭ politike fortigis la esplorojn por prezenti alternativajn energiofontojn al la fosilaĵoj.
La transformo de la energio (radiado) okazas helpe de sunĉeloj, kiujn oni kunkonstruas al t.n. sunmoduloj (moduloj), en fotovoltaika instalaĵo. Por aldoni la tiel produktitan energion al publika elektra reto, necesas elektrotransformilo.
Povumo [redakti]
La nominala povumo en la fotovoltaiko estas esprimita en Wp (vattopeak), kWp. La pinto estas akirita dum testaj kondiĉoj, kiuj uzatas nur por komparo de la diversaj sunĉeloj kaj modjuloj. La ĉiutaga povumo estas sub la testa povumo.
Ĉe testaj kondiĉoj, ĉe 25 °C modjultemperaturo, 1000 W/m² radiada forto kaj aermaso de 1,5. Tiuj estas la t.n. STC-kondiĉoj (post angla Standard-Test-Conditions (Normalaj Testaj Kondiĉoj), kiuj validas kiel internaciaj normoj. Se oni ne povas garantii tiujn kondiĉojn dum la testoj, oni povas trakalkuli la ricevitan nominalan povumon.
La radiada forto de 1000 W/m² venas el la Mez-Eŭropa jara averaĝo. Ĉe normala funkcio, la sunmodulo respektive la sunĉeloj havas ĉe tiu radiado pli altan funkcian temperaturon ol la antaŭskribita 25 °C kaj tiel pli malaltan efikecon. La per sunĉelo produktita kontinua tensio estas transformita per transformilo al alterna tensio. La nun uzataj transformiloj havas la efikecon de 80%.
Fotovoltajka elektrocentralo en Tibeto [redakti]
Dum la dekunua kvinjara plano (2006—2010) Ĉina registaro pretigas sin por konstrui grandampleksan elektrocentralon en Ali-distrikto, en Tibeto, kun fotovoltaika generatoro de dek mil kilovatoj. La totala investo estos 600 milonoj da juanoj. Cetere estos fotovolta sistemo por transigi elektron en la vilaĝojn, por ke ĝi favoru paŝtistojn en malproksimaj lokoj. Tiel ke la sunenergio estu pli kaj pli vaste aplikata en Tibeto.
Literaturo [redakti]
Germane [redakti]
- Heinrich Häberlin: "(Haeberlin)" Fotovoltaiko: Elektra fluo ekde suna lumo por liga reto kaj por insula instalaĵoj - en germana lingvo, (kun ekzemploj pri kalkulado de konstruaĵoj): Photovoltaik : Strom aus Sonnenlicht für Verbundnetz und Inselanlagen / Heinrich Häberlin; eldono: 2-a pli granda eldono; 2. wesentlich erw. und aktual. Aufl.; Loko: (Svisujo) Fehraltorf : Electrosuisse, 2010; 710 paĝoj : il. ISBN 978-3-8007-3205-0 (VDE); 978-3-905214-62-8 (Electrosuisse Verlag) (elektra svisujo eldonejo: Elektro Svisujo SEV Elektro Svisujo SEV); (itala vikipedio: SEV);
- Ralf Haselhuhn: "Photovoltaik - Gebäude liefern Strom", Ein BINE-Informationspaket, TÜV Verlag 2005, ISBN 3-8249-0854-9
- Adolf Goetzberger, Bernhard Voß, Joachim Knobloch, Sonnenernergie - Photovoltaik, Teubner 1997, ISBN 3519132141
- H.-G. Wagemann, H. Eschrich, Grundlagen der photovoltaischen Energiewandlung, Teubner, 1994, ISBN 3-519-03218-X
Vidu ankaŭ [redakti]
- Produktado de energio en estonteco
- Sunpanelo
- Renoviĝanta energio
- Sunenergio
- Sunŝipo
- Suntekniko
- Sunaviadilo
- Programo 100.000 tegmentoj