Modulo
El Vikipedio
Modulo havas diversajn signifojn:
- Modulo (matematiko) - en abstrakta algebro, la nocio de modulo super ringo estas komuna ĝeneraligo de du la plej gravaj nocioj en algebro, vektora spaco, kaj komuta grupo.
- Modula aritmetiko estas sistemo de aritmetiko por entjeroj, kie nombroj "turniĝas reen" post kiam ili atingan certan valoron — la modulon.
- En solida mekaniko, modulo de Young (E) estas mezuro de la malmoleco de izotropa elasta materialo. Ĝi estas ankaŭ sciata kiel la elasta modulo, modulo de elasteco (kvankam la elasta modulo estas reale nur unu el kelkaj, inter kiuj estas la ampleksa modulo kaj la tonda modulo).
- En solida mekaniko, tonda modulo aŭ modulo de malfleksebleco, estas la rilatumo de ŝera ŝarĝado al la tonda tensio
- En solida mekaniko, izotropa prema modulo de substanco priskribas ĝian reziston al izotropa kunpremo.
- En la muzikteorio la vorto modulado (muziko) signifas la preparitan transiron de unu tonalo al alia.
