Alexandre Edmond Becquerel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexandre Edmond Becquerel

Alexandre Edmond BECQUEREL (24-an de marto 1820 en Parizo; 11-an de majo 1891 en Parizo) estis franca fizikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alexandre Edmond Becquerel naskiĝis kiel dua filo de Antoine César Becquerel. Li estis asistento de la naturscienca muzeo (Muséum national d'histoire naturelle) en Parizo kaj instruis tie ekde 1853 kiel profesoro, de 1853 ĝis 1878 ĉe Conservatoire des Arts et Métiers kaj iĝis en 1880 prezidento de Académie des sciences.

Li malkovris en 1839 - kun sia patro - la fotoelektran efikon.

Krom lia partopreno en laboroj de la patro, li esploris ankaŭ sur aliaj terenoj, precipe pri fosforesko de la lumo kaj ties kemiaj efikoj, kiu formas gravan parton de lia verko La lumiére, ses causes et ses effets.

Li prezentis per sia fosforoskopo (fosforoskopo de Becquerel), ke la fosforeskado estas ĝenerala fenomeno kaj la fosforeska lumo estas nur redono de pli fure absorbita lumo - fare de la korpo.

Li esploris ankaŭ la elektrajn kondukteblecojn de diversaj materialoj pri galvana elektro, la varmoefikon de la kurento en likvaĵoj kaj la magnetajn (malkovro de paramagnetismo de likva oksigeno), respektive diamagnetajn proprecojn de multaj materialoj. Li faris pluajn esplorojn rilate al la optiko kaj elektro.

Alexandre Edmond Becquerel estas patro de la Nobel-premiito Antoine Henri Becquerel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La lumière, ses causes et ses effets, Paris, 2 Bände, 1867-1868
  • Mémoires sur les lois, qui président à la décomposition électro-chimique des corps, 1849
  • Recherches sur les effets électriques, 1852-55
  • Des forces physico-chimiques et de leur intervention des phénomènes naturels, 1875, mit Atlas