Joseph R. Scherer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph R. Scherer
Joseph R. Scherer en Kalifornio post mondvojaĝo, 1932
Joseph R. Scherer en Kalifornio post mondvojaĝo, 1932
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1901 (1901-01-24)
en Kerzers
Morto 20-an de julio 1967 (1967-07-20) (66-jaraĝa)
en Shasta
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoSvislando
Okupo
Okupo esperantisto • bankisto • ĵurnalisto
vdr

Joseph R. SCHERER [ŝirer] (naskiĝis la 24-an de januaro 1901 en Friburgo (Svislando); mortis la 20-an de julio 1967[1]) estis usona esperantisto kaj banksekciestro, konata pro siaj mondvojaĝoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis en Lucerno, sed interompis studojn por fari bankan lernotempon. Li poste laboris kiel sekretario de granda konstruista kompanio de pontoj kaj tuneloj. En oktobro 1924 li elmigris al Usono kie li laboris ĉe Union National Bank kaj en 1927 transloĝiĝis al Los Angeles.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1922 li legis artikolon en komercista gazeto pri Esperanto kaj tuj skribis al Berna Esperantisto. D-ro Spielman sendis al li germanan gramatikon kun vortaro. Li vizitis la Nurnbergan Kongreson en 1923 kaj en Oktobro de la sama jaro ricevis la diplomon de Esperanto-instruisto de D-ro Privat.

Funkcioj en la Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En 1928 li fariĝis ŝtate komisiita Esperanto-instruisto ĉe la Polytechnic Evening High School[2] kaj fondis la Esperanto-grupo de Los-Anĝeleso, de kiu li estis prezidanto de 1928 ĝis 1930. Li estis prezidanto de jaroj.

Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo[redakti | redakti fonton]

De 1930 ĝis 1932 li vojaĝis kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparoladojn. Li verkis pri tio libron „Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" (eldonitan en 1933 de Heroldo de Esperanto en Kolonjo), kiu estas grava dokumento pri la praktika valoro de Esperanto. Tiam li estis unu el la plej lertaj propagandistoj de Esperanto.

Enhavo de la libro[redakti | redakti fonton]

  • Kiel revo fariĝis plano
  • Ek al Japanlando!
  • Tokio kaj Nikko, ĉefurboj de Japanlando
  • Vojaĝoprogramo kaj la unua semajno
  • En la norda montaro
  • En la hejmoj kaj apud la Japana Maro
  • En la klasika centro kaj industria distrikto
  • Sur la insulo KluSu
  • Alveno en Ĉinujo
  • Hongkongo — Makao — Kantono
  • Angkor-Vat, la piel glora templo de la mondo
  • En Siamo, la lando de la blankaj elefantoj
  • Suden, trans la ekvatoron
  • Javo, la ĝardeno de la mondo!
  • Kristnasko sur Javo apud fajra lafo
  • Borobuduro kaj vivo popola
  • Bali, la insula paradizo!
  • Adiaŭ, sudaj steloj! Javo — Singapuro — Penango — Birmo
  • Alveno en Hindujo
  • Darĝilingo, apud ekstrema alteco — Benareso, urbo de eterna sankteco
  • Amromantiko - kordoloroj — Taĵ-Mahal
  • La kasteloj kaj bazaroj de Agro kaj Delho
  • Jaipuro, urbeto rozkolora — Bombeo, urbego en la maro
  • Diskutoj en la vagonaro
  • En suda Hindujo
  • Cejlono, la Edeno de la oriental ondoj
  • Tra la Araba Maro kaj la Suez-Kanalo
  • Egiptujo, la donaco de la Nilo
  • Tra la Biblia Palestino
  • Tra Sirio kaj Turkujo
  • Greklando, la naskejo de la belaj artoj
  • En la suna Italujo, Vatikana Urbo kaj en la plej malgranda respubliko de l' mondo S. Marino
  • Svislando
  • Ĝenevo
  • Kongresaj tagoj en Krakovo
  • Festatmosfero en Polujo
  • Al la Ora Nordo
  • Saltegoj tra Eŭropo
  • Miaj lastaj tagoj en Eŭropo
  • Reveno al Usono

Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo[redakti | redakti fonton]

En 1933, kiel numero 4 de la serio Muusses Esperanto-Biblioteko en Purmerend, Nederlando, aperis Tra Usono kun Ruliĝanta Hejmo.

Citaĵo
 Nia amiko Scherer en sia flua maniero priskribas la vivon en „ruliĝanta hejmo“, kiun li havis dum la veturado sur pli ol 100.000 km tra Usono en societo de sia afabla, ĉiam ridetanta patrino. Kiuj aŭdis la paroladojn de Scherer dum lia lasta restado en Eŭropo ankaŭ vidis ĉi tiun „hejmon sur pneŭmatikoj“ kaj la aliaj legu la libreton kaj mem informiĝu. 
— St. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.147 (okt 1937)
Citaĵo
 Ni jam sufiĉe ofte parolis pri J. R. Scherer. Do ne necesas insisti. Ni nur povas diri, ke ĉiuj, kiuj legis la vivoplenan libron « Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo » kaj kiu ĉeestis unu el liaj diversaj paroladoj en nia lando, tuj aĉetos la libreton. Kiam oni aŭdas Scherer aŭ legas lin, oni ne nur aŭskultas, ne nur sekvas, sed mem vojaĝas 
— Belga esperantisto n248 (okt 1937)

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno konservas postlasaĵojn de Scherer, i.a. kelkdekon da fotoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2 Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 5.
  2. Amerika Esperantisto, 43-a volumo numero 1 septembro/oktobro 1930

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]