William R. Harmon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
William R. Harmon
Persona informo
Naskiĝo 1927
en El Dorado
Morto 27-an de novembro 2019 (2019-11-27)
en Oregono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Lusi Harmon
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

William R. HARMON (naskiĝis la 29-an de majo 1927 en El Dorado, Kansaso, mortis la 27-an de novembro 2019 en maljunulejo en la suda Oregono) estis usona esperantisto. Li loĝis longan tempon en San Pablo, norda Kalifornio.

Li translokiĝis al Kalifornio en 1938. Dum la dua mondmilito li estis militmaristo, plejparte en la Atlantiko kaj Mediteranea Maro. De 1949 li profesiiĝis en la transporta fako, unue ĉe la Fervojo Santa Fe dum 17 jaroj kaj poste kun diversaj martransportaj kompanioj. Li emeritiĝis en 1990 de Matson Navigation Company kiel Vicprezidanto kaj estro de la fako pri tarifoj. Krom edzino Lusi, lia familio konsistas el tri filoj, sep genepoj kaj sep pragenepoj.

Li esperantistiĝis en 1939 en Losanĝeleso de instruisto John Clewe. Li estis aktiva en la Esperanto-Klubo de Losanĝeleso ĝis la milita servo en la Usona Militmaristaro ekde 1944, li kunfondis Esperanto-klubon en Long Beach, Kalifornio kun William O. Wanzer. Li instruis Esperanton sur militŝipo USS Franklin D. Roosevelt inter 1945 kaj 1947, kontaktante multajn esperantistojn en Eŭropo, Afriko kaj Brazilo dum tiu tempo.

Dum trijara loĝado en Japanio 1972-75, li estis aktiva en diversaj Japanaj Esperanto-organizoj. Li ofte prelegis, vizitis Ĉinion plurfoje, en unu okazo helpe al la planado de la Pacifika Konferenco en Qingdao, Ĉinio en 1992. Aktiva en la Usona nacia organizo ELNA ekde tuj post ties komenco en 1952, li establis la iaman Centran Oficejon de ELNA en Kalifornio en 1975. Li estis estrarano de ELNA 1958-1960 kaj 1966-1997, entute 35 jarojn; prezidanto de ELNA 1976-1981; kaj estrarestro 1965-1967. ELNA nomis lin Honora Membro en 1992.

Li estis ĉefdelegito de UEA en Usono ekde 1987 kaj ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn. Lia edzino Lusi reprezentis la usonan esperantistaron kiel Komitatano A de UEA. Ekde 1993 li estis dum 6 jaroj kunordiganto de la Elekto-komisiono de UEA. UEA nomis lin Honora Membro de UEA en 1998.

Li verkis anglalingvan Historio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (2002). Li ofte servis kiel interpretisto en esperantistaj vojaĝgrupoj kaj ĉe publikaj prezentadoj. Li tradukis en Esperanton du gravajn verkojn de Ĉefo Luther Standing Bear, Mia indiana knabeco (My Indian Boyhood) kaj Historietoj de la Siuoj (Stories of the Sioux), ambaŭ publikigitajn de Eldonejo Bero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]