Luther Standing Bear
Aspekto
| Luther Standing Bear | ||
|---|---|---|
usona indiana verkisto, edukisto, filozofo kaj aktoro | ||
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | en decembro 1868 en Suda Dakoto | |
| Morto | la 20-an de februaro 1939 en Huntington Park, kantono Los-Anĝeleso, Kalifornio | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | gripo | |
| Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) | |
| Etno | Miniconjou vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Carlisle Indian Industrial School (en) | |
| Familio | ||
| Gefratoj | Henry Standing Bear (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | aktoro rakontisto gentestro instruisto ilustristo filozofo verkisto aŭtoro | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luther STANDING BEAR - lakote Ote Kte, alia nomo Mochunozhin aŭ Plenty Kill, naskiĝis en decembro 1868 en Suda Dakoto, mortis la 20-an de februaro 1939 en Huntington Park, kantono Los-Anĝeleso, Kalifornio - estis konata usona indiano el la tribo de dakotoj, apartenanta al la etno de siuoj. Li famiĝis kiel elstara indiana verkisto, edukisto, filozofo kaj aktoro de la 20-a jarcento.
En Esperanto aperis tradukoj de liaj verkaĵoj "Mia indiana knabeco" (My Indian Boyhood) kaj "Historietoj de la Siuoj" (Stories of the Sioux), en traduko de William R. Harmon.

