Kerzers
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kerzers (stacidomo). |
Kerzers | |
---|---|
Blazono de Kerzers | |
Kerzers | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Lagodistrikto |
Koordinatoj | 46° 58′ 34″ N 7° 11′ 45″ O / 46.97611 °N, 7.19583 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 34″ N 7° 11′ 45″ O / 46.97611 °N, 7.19583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4598 |
Areo | 12,23 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3210 |
Komunumkodo | 2265 |
Mapo de Kerzers | |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Kerzers (en la franca lingvo: Chiètres) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 4598 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kerzers situas en la friburga Lagodistrikto en la mezo inter la urboj Bielo, Neŭŝatelo kaj la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kerzers kun la kvartaloj Lindenhubel, Aegerten, Stockacher, Dürrenfeld, kaj Aspenfeld.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,23 km², de kiuj 14,8% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 15,9% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Kerzers limas en nordo al Fräschels, en nordoriento al Niederried ĉe Kallnach (BE), en orientonordoriento al Golaten (BE), en oriento al Wileroltigen (BE), en sudoriento al Gurbrü (BE), en sudo kaj okcidento al Ried ĉe Kerzers, en okcidentnordokcidento al Müntschemier (BE), en nordokcidento al Treiten (BE), kaj en nordnordokcidento denove al Niederried ĉe Kallnach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Kerzers kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Berno al Neŭŝatelo kun la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Morato al Soloturno. En okcidento pasas tra la komunumo la svisa aŭtovojo A1 kaj situas la vojnodo al la svisa rapidvojo H10. Kerzers estas ankaŭ loka fervojnodo. En Kerzers kruciĝas la trajnlinioj de Berno al Neŭŝatelo kaj de Morato al Bielo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum romia epoko Kerzers nomiĝis ad Carcerem.[2] En la jaro 926 aperis la nomoj Cartris, en 1153 Kercers, kaj en 1228 Chiet(r)i. Dum la romia epoko sed eventuale jam antaŭe tra Kerzers pasis grava transirvojo. Dum mezepoko Payernes posedis la voktadon pri la bieno Kerzers kiel zeringa feŭdo. En la 13-a jarcento ĝi apartenis al feŭduloj de la Grafoj de Kiburgo kaj fariĝis en la 14-a jarcento havaĵo de la episkopejo Lauzano, kiel feŭdo de la Grafoj de Savojo, kiuj submetis ĝin al la tribunalo de Morato. Dum la Burgundaj Militoj en la jaro 1475 Kerzers kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Kerzers fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Paĝo pri la historio de Kerzers en la retejo de la komunumo Arkivigite je 2012-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Kerzers en la Historia Leksikono de Svislando (2012-06-01)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kerzers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Stacidomo de Kerzers
-
Vilaĝocentro kun preĝejo
|