Galmiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Galmiz (stacidomo).
Galmiz
Blazono de Galmiz
Blazono de Galmiz
Blazono de Galmiz
Galmiz (maldekstre en la bildo la komunuma domo kaj lernejo)
Galmiz (maldekstre en la bildo la komunuma domo kaj lernejo)
Galmiz (maldekstre en la bildo la komunuma domo kaj lernejo)
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 56′ 56″ N 7° 9′ 29″ O / 46.94889 °N, 7.15806 °O / 46.94889; 7.15806 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 56″ N 7° 9′ 29″ O / 46.94889 °N, 7.15806 °O / 46.94889; 7.15806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 608
Areo 9,06 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 3285
Komunumkodo 2259
Mapo de Galmiz
Mapo de Galmiz
Mapo de Galmiz
vdr

Galmiz (en la franca lingvo Charmey) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Galmiz situas ĉe la nordorienta bordo de la Lago de Morato sude de la urbo Morato. La komunumo Galmiz konsistas el la vilaĝo Galmiz kaj la setlejo Riedli kaj kelkaj izolitaj bienoj en la Granda Marĉo, kiu etendiĝas en la okcidento de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,06 km², de kiuj 18,7% estas kovritaj de arbaro, 70,5% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Galmiz limas en nordoriento al eksklavo de Morato, en oriento al Ried ĉe Kerzers, en sudoriento al Büchslen, en sudo al Morato, en sudokcidento al Muntelier, en okcidento al la Lago de Morato, kaj en nordokcidenteo al Bas-Vully.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Galmiz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Arbergo al Morato kaj la svisa aŭtovojo A1 al kiu la plej proksima alveturejo situas 1 kilometron sudokcidente de la komunumo sur la teritorio de Morato. Ankaŭ kondukas konekta vojo de la kantona ĉefvojo n-ro de Büchslen al Galmiz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Kerzers al Morato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Galmiz datiĝas el la jaro 1242 Chalmitis. El arkeologiaj trovaĵoj eblas konkludi, ke en Galmiz jam ekzistis setlejoj dum la neolitiko. Dum la romia epoko tra la teritorio de la hodiaŭa komunumo Galmiz pasis la romia vojo de Aventicum al Pertinesca. Apud la vojo ekzistis romia vilao, en kies ruinoj estis trovitaj tomboj el la fura mezepoko. Dum mezepoko Galmiz apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Galmiz kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Galmiz fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de la komunumo Galmiz estas la germana, kiuj okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 90,0% de la loĝantaro. 5,4% parolis la francan. Historie la komunuma loĝantaro estis franclingva. En la 17-a jarcento la franclingva loĝantaro konstante malkreskis, dum la nombro de germanlingvanoj pligrandiĝis. En la jaro 1725 finfine la franclingva lernejo en Galmiz estis fermita.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]