Meyriez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meyriez
Blazono de Meyriez
Blazono de Meyriez
Blazono de Meyriez
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 55′ 28″ N 7° 6′ 30″ O / 46.92444 °N, 7.10833 °O / 46.92444; 7.10833 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 28″ N 7° 6′ 30″ O / 46.92444 °N, 7.10833 °O / 46.92444; 7.10833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 600
Areo 0,33 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 3280
Komunumkodo 2271
Mapo de Meyriez
Mapo de Meyriez
Mapo de Meyriez
vdr

Meyriez (en la germana lingvo Merlach) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 600 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Meyriez, kiu kun surfaco de nur 0,34 km², estas laŭ areo la plej malgranda friburga komunumo, situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Morato. La teritorio estas grandparte kovrita de setla areo, kiu komplete kunkresksis kun la setlejoj de la urbo Morato.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,34 km², de kiuj 0% estas kovritaj de arbaro, 2,9% servas por agrikulturo kaj 88,2% por setlado. [1]

Najbaraj komununumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Meyriez limas en nordo al la Lago de Morato, kaj en oriento, sudo kaj okcidento al la komunumo kaj urbo Morato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1, por la transira trafiko tamen ekistas ĉirkaŭira vojo, kiu protektas la vilaĝan kernon de la trafikbruo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn oriente de la komunumo. La trajnlino de Morato al Payerne pasas tra la komunumo, sen stacidomo sur la komunuma teritorio. La stacidomo de Morato tamen situas nur 500 metrojn de la vilaĝa centro. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Morato al Gümmenen.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam oficiala lingvo en Meyriez estas pro historiaj kialoj la franca lingvo, efektive nur ankoraŭ 13,5% de la loĝantaro parolis okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 la francan lingvon, dum la granda plimulto de 81,2% parolas la germanan, kaj 1,5% la italan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Meyriez datiĝas el la jaro 1055 kiel Meriei. Dum mezepoko Meyriez apartenis al la Senjorujo Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Meyriez kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. En la jaro 1536 Meyriez ricevis de la urbo Morato la rajton fariĝi aparta komunumo. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Meyriez fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]