Courlevon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Courlevon
Blazono de Courlevon
Blazono de Courlevon
Blazono de Courlevon
Komunuma domo de Courlevon
Komunuma domo de Courlevon
Komunuma domo de Courlevon
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 53′ 28″ N 7° 6′ 43″ O / 46.89111 °N, 7.11194 °O / 46.89111; 7.11194 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 28″ N 7° 6′ 43″ O / 46.89111 °N, 7.11194 °O / 46.89111; 7.11194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 309
Areo 3,26 km²
Alteco 556 m super marnivelo
Poŝtkodo 1795
Komunumkodo 2251
Mapo de Courlevon
Mapo de Courlevon
Mapo de Courlevon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Courlevon estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 309 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Courlevon situas en la Svisa Mezlando proksimume 4 kilometrojn sude de la distriktĉefurbo Morato sur la akvodislimo inter la bazeno de la Lago de Morato kaj la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Courlevon kaj Coussiberlé kaj diversaj izolitaj bieno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,26 km², de kiuj 37,6% estas kovritaj de arbaro, 57,2% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Courlevon limas en nordo al Courgevaux, en nordoriento al la berna eksklavo Münchenwiler (BE), en oriento al Cressier, en sudo al Wallenried, kaj en okcidento al Villarepos.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La origne franclingva komunumo en la 19-a jarcento pli kaj pli germaniĝis. Aktuale la ĉefa lingvo de la komunumo Courlevon estas la germana, kiun laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 parolis 92,7% de la loĝantaro, 4,6% parolis la francan.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Friburgo al Morato. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn sude apud Morato. Courlevon ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Courlevon datiĝas el la jaro 1214 kiel Curlivin. En la jaro 1448 la vilaĝo Courlevon estis rabobruligita de friburgaj trupoj. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Courlevon estis parto de la komuna senjorujo Morato kaj ĝis 1848 de la distrikto Morato. En la jaro 1848 ĝi surbaze de la nova demokrata konstitucio fariĝis komunumo de la Lagodistrikto de Kantono Friburgo. En la jaro 1974 la iama komunumo Coussiberlé, kiu ĝis 1717 jam foje estis parto de Courlevon, estis integrita al la komunumo Courlevon.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]