Svisa Mezlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelita bildo de la Svisa Mezlando

La Svisa Mezlando estas svisa grandregiono inter la Alpoj kaj Ĵuraso. Al la Mezlando apartenas la monteta regiono inter la du grandaj montaroj en meza alteco de inter 400 kaj 600 metroj super la marnivelo.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La naturajn limojn de la Svisa Mezlando formas la Alpoj en Sudoriento, la Bodenlago kaj la Rejno en nordokcidento, la Ĵuraso en nordokcidento kaj la Lemano en sudokcidento. La transirozono inter la Mezlando kaj la Alpoj estas la Antaŭalpoj. Estas malfacile klare difini, kio estas ankoraŭ Alpoj, kio Antaŭalpoj kaj kio jam Mezlando. La Mezlando konsistigas proksimume 30% de la tereno de Svislando, sed en ĝi loĝas pli ol 90% de la svisa loĝantaro.

Rigardo de Pilato al Lucerno

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Mezlando estas ekonomie kaj trafike la plej grava regiono, en ĝi troviĝas kvin el la ses plej gravaj urboj, nome Zuriko, Berno, Ĝenevo, Laŭzano kaj Vinterturo. Ekzistas filozofio, kiu konsideras la tutan Svisan Mezlandon, kiel unu solan grandurbon kun multaj parkoj kaj lagoj, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La supera geologia tavolo en la Svisa Mezlando estas la molaso, kiun postlasis kaj formis la gigantaj glaĉeroj dum lasta glaciepoko. Sub la molaso troviĝas sedimenttavoloj el Kretaceo, Ĵurasio, Triaso. La bazon formas la kristaleca bazmontaro, kiu aperas en diversaj partoj de la Alpoj, Vogezoj aŭ en la Nigra Arbaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]