Golaten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golaten
Blazono de Golaten
Blazono de Golaten
Blazono de Golaten
Vilaĝeniro de Golaten
Vilaĝeniro de Golaten
Vilaĝeniro de Golaten
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 59′ 2″ N 7° 14′ 24″ O / 46.98389 °N, 7.24000 °O / 46.98389; 7.24000 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 2″ N 7° 14′ 24″ O / 46.98389 °N, 7.24000 °O / 46.98389; 7.24000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 284
Areo 2,80 km²
Alteco 519 m super marnivelo
Poŝtkodo 3207
Komunumkodo 0664
Mapo de Golaten
Mapo de Golaten
Mapo de Golaten
vdr


Golaten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 284 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Golaten situas en la Svisa Mezlando ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Niederried, baraĵlago de la rivero Aro, proksimume 20 kilometrojn okcidentsudokcidente de la centro de la federacia urbo Berno. Laŭlonge de la lago troviĝas marĉo kun signifa birdoprotektoareo. En sudsudoriento la rivero Sarino formas la limon al Mühleberg. En la sudorienta angulo de la komunuma teritorio troviĝas la alfluejo de Sarino al Aro. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Golaten (sur alteco de 519 m s.m. en sudo) kaj Lachen (sur alteco de 513 m s.m. en nordo de la komunumo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,80 km², de kiuj 20,4% estas kovritaj de arbaro, 51,1% servas por agrikulturo kaj 8,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Golaten limas en nordo al Niederried ĉe Kallnach, en oriento al Oltigen, en sudokcidento al Mühleberg, en sudo al Wileroltigen, kaj en okcidento al Kerzers (FR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Golaten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flankaj vojoj de Niederried, Kerzers kaj Wileroltigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 3 kilometrojn sudoriente en Mühleberg. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Gurbrü al Kerzers.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Golaten datiĝas el la jaro 983 kiel Gulada. En la 10-a jarcento la Abatejo Saint-Maurice posedis bienojn en Golaten. Dum mezepoko Golaten apartenis al la Senjorujo Oltigen, kiu en la jaroj 1410 respektive 1412 fariĝis havaĵo de la urbo Berno. Ĝis 1483 Golaten apartenis al la berna Voktejo Oltigen kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la malalta tribunalo de Wileroltigen en la Kamparvoktejo Laupen. El la kamparvoktejo post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]