Clavaleyres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clavaleyres
Blazono de Clavaleyres
Blazono de Clavaleyres
Blazono de Clavaleyres
Vilaĝeniro de Clavaleyres
Vilaĝeniro de Clavaleyres
Vilaĝeniro de Clavaleyres
former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 53′ 49″ N 7° 5′ 31″ O / 46.89694 °N, 7.09194 °O / 46.89694; 7.09194 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 49″ N 7° 5′ 31″ O / 46.89694 °N, 7.09194 °O / 46.89694; 7.09194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 48
Areo 1,01 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 1595
Komunumkodo 0661
Mapo de Clavaleyres
Mapo de Clavaleyres
Mapo de Clavaleyres
vdr


Clavaleyres estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 48 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Clavaleyres estas malgranda germanlingva eksklavo de Kantono Berno meze en la franclingva teritorio de la kantonoj Friburgo kaj Vaŭdo. La komunumo situas proksimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la federacia urbo Berno. La komunumo situas el la du setlejoj Clavaleyres (sur alteco de 454 m s.m. en nordo) kaj Hubel (sur alteco de 499 m s.m. en sudo).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,01 km², de kiuj 15,8% estas kovritaj de arbaro, 77,2% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Clavaleyres limas en oriento al Courgevaux (FR), en sudokcidento al Villarepos (FR), kaj en nordokcidento al Faoug (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur per malgranda vojo de Faoug al Villarepos. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas laŭlonge de la nordokcidenta limo de la komunumo, situas en Avenches en distanco de proksimume 4 kilometroj sudokcidente de la komunumo. Clavaleyres ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La plej proksima stacidomo situas en Faoug en distanco de proksimume 2 kilometroj de la komunummo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Clavaleyres estis trovitaj bonzoringoj el la La-Tène-epoko kaj restaĵoj de romiaj setlejoj. dum mezepoko la bieno Clavaleyres apartenis al la senjorujo de la Monaĥejo Münchenwiler, kun kiu ĝi eklezie en la jaro 1484 estis atribuita al Morato. Mallonge antaŭ la reformacio en la jaro 1527 la bieno fariĝis havaĵo de Berno kaj en la jaro 1535 estis atribuita al la Senjorujo Münchenwiler, kiu apartenis al la berna civito. Kadre de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Clavaleyres estis atribuita al Kantono Friburgo, kies parto ĝi restis ĝis 1807, kia ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. Diversaj provojo de la kantona registaro de Berno kunigi Clavaleyres kun la alia berna eksklavo Münchenwiler ekzemple en 1895 malsukcesis pro la rezisto de la loĝantaro.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]