Wahlern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wahlern
Blazono de Wahlern
Blazono de Wahlern
Centro de la vilaĝo Schwarzenburg en Wahlern
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Komunumo(j) Schwarzenburg
Koordinatoj  46° 49′ N 7° 21′ O / 46.817 °N, 7.350 °O / 46.817; 7.350 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ N 7° 21′ O / 46.817 °N, 7.350 °O / 46.817; 7.350 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6227
Areo 40,6 km²
Alteco 792 m super marnivelo
Poŝtkodo 3150
vdr

Wahlern estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Berno, Svislando, kun efiko de la 1-a de januaro 2012 ĝi kuniĝis kun la iama komunumo Albligen al la nova komunumo Schwarzenburg. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Schwarzenburg, kies ĉefloko ĝi estis. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 6227 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wahlern situas sude de la urbo Berno en la monteta regiono de la Bernaj Antaŭalpoj. La komunumo konsistas el multnombraj vilaĝoj, municipoj kaj setlejoj. Ĝia ĉefloko estas la vilaĝo Schwarzenburg. La limon de la komunumo formas en nordokcidento la rivero Sense kaj en nordoriento la rivero Schwarzwasser, kiuj kunfluas ĉe la plej norda punkto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj estas komenceante en nordo Köniz, Oberbalm, Rüeggisberg, Rüschegg, Guggisberg, Alterswil, Sankt-Antoni, Heitenried, Albligen kaj Ueberstorf.

Vilaĝoj kaj setlejoj de Wahlern[redakti | redakti fonton]

Wahlern konsistas el la sekvaj vilaĝoj kaj setlejoj: Schwarzenburg, kiu ankaŭ estas la ĉefloko de la distrikto, Lanzenhäusern, Mamishaus, Milken, Steinenbrünnen, Steinhaus, Wagerten, Wahlern kaj diversaj etaj izolitaj bienoj kaj malgrandaj bienoj kaj domgrupoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Schwarzenburg troviĝas la fina stacidomo de la Berno-Schwarzenburg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Ankaŭ en la municipo Lanzenhäusern estas stacidomo kaj tria ĉe la Schwarzwasserponto apud la limo al Köniz. Wahlern ankaŭ disponas pri diversaj poŝtaŭtobuslinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1223 estis menciita la Kastelo Grasburg kiel Grasburc, kiu estis savoja posedaĵo de 1310 - 1423, kiu tiam vendis ĝin al la urbo Berno. Pro la altaj kostoj oni rezigins en 1575 pri la plua uzado de la kastelo. Ĝia materialo estis grandparte uzata por aliaj konstruaĵoj kaj hodiaŭ viziteblas nur ruino. En la 16-a jarcento Berno konstruis en Schwarzenburg la Kastelon Schwarzenburg, kiu servas ek de 430 jaroj kiel prefektejo de la Distrikto Schwarzenburg.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Schwarzenburgerland situis la kurtonda elsendostacio de Svisa Radio Internacia, kiu ek de 1946 ĝis 1992 sendis kurtondan programon en Esperanto tra la tuta mondo. Pro financa krizo kaj ankaŭ fino de la Malvarma Milito en 1992 Svisa Radio Internacia ĉesis siajn elsendojn en Esperanto kaj kelkajn jarojn poste estis komplete fermita, ĉar la novaj amasmedioj kiel interreto anstataŭis la iaman signifon de la kurtondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]