Fraubrunnen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fraubrunnen (stacidomo).
Fraubrunnen
Blazono de Fraubrunnen
Blazono de Fraubrunnen
Blazono de Fraubrunnen
Tramo Berno-Soloturno en Fraubrunnen
Tramo Berno-Soloturno en Fraubrunnen
Tramo Berno-Soloturno en Fraubrunnen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 5′ 6″ N 7° 31′ 37″ O / 47.08500 °N, 7.52694 °O / 47.08500; 7.52694 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 6″ N 7° 31′ 37″ O / 47.08500 °N, 7.52694 °O / 47.08500; 7.52694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1777
Areo 7,7 km²
Alteco 495 m super marnivelo
Poŝtkodo 3312
Komunumkodo 0538
Mapo de Fraubrunnen
Mapo de Fraubrunnen
Mapo de Fraubrunnen
vdr

Fraubrunnen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1777 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fraubrunnen situas inter Burgdorf kaj Soloturno ĉe la okcidenta flanko de la flotebenaĵo de la rivero Emme. Granda parto de la komunuma tereno estas kovrita de la marĉo Fraubrunnenmoos, kiun senakvigas la rivero Urtenen, kiu alfluas al Emme.

Al la komunumo Fraubrunnen apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝoj kaj setlejoj Bischof, Unterberg kaj Tubenmoos.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fraubrunnen limas en nordo al Schalunen, Bätterkinden kaj Aefligen, en oriento al Rüdtligen-Alchenflüh kaj Lyssach, en sudo al Kernenried, Zauggenried kaj Grafenried, kaj en okcidento al Etzelkofen kaj Büren zum Hof.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Fraubrunnen pasas tramlinio de la entrepreno Regiontrafiko Soloturno-Berno, kiu la komunumon bone konektas al la publika trafikreto. Kvin kilometrojn en oriento ĉe Kirchberg situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fraubrunnen datiĝas el la jaro 1267 kiel Frouwenbrunnen.

En la 13-a jarcento estis fondita de la Grafoj de Kiburgo en Fraubrunnen la cistercia Monaĥejo Fraubrunnen.

En la jaro 1406 la urbo Berno akiris la jurisdikcion pri Fraubrunnen, kaj post la formorto de la Kiburgoj, la vilaĝo definitve fariĝis berna posedaĵo. La posedaĵoj de la monaĥejo post la reformacio estis kunigitaj en la jaro 1528 al la voktejo Fraubrunnen, kaj la monaĥejo estis transformita al kastelo kaj fariĝis la sidejo de la vokto. Rolon, kiun ĝi plenumigis ĝis la Helveta Revolucio, kiam francaj trupoj rabis la kastelon kaj la malnova reĝimo ĉesis. Post la fino de la Helveta Respubliko Fraubrunnen fariĝis la ĉefloko de la nova ĉefdistrikto kaj en 1831 de la distrikto Fraubrunnen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]