Wohlen ĉe Berno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wohlen ĉe Berno
Blazono de Wohlen ĉe Berno
Blazono de Wohlen ĉe Berno
Blazono de Wohlen ĉe Berno
Lago de Wohlen kun ponto de Kappelen
Lago de Wohlen kun ponto de Kappelen
Lago de Wohlen kun ponto de Kappelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 58′ 20″ N 7° 21′ 25″ O / 46.97222 °N, 7.35694 °O / 46.97222; 7.35694 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 20″ N 7° 21′ 25″ O / 46.97222 °N, 7.35694 °O / 46.97222; 7.35694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8986
Areo 36.30 km²
Alteco 547 m super marnivelo
Poŝtkodo 3033
Komunumkodo 0360
Mapo de Wohlen ĉe Berno
Mapo de Wohlen ĉe Berno
Mapo de Wohlen ĉe Berno
vdr

Wohlen ĉe Berno (germane Wohlen bei Bern) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Berno. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 8986 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wohlen situas ĉe la bordo de la baraĵlago Wohlensee, kiu estiĝis per reteno de la rivero Aro. Ĝi konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Hinterkappelen, Wohlen, Illiswil, Murzelen, Innerberg, Uettligen, Möriswil, Säriswil, Oberdettigen, Hofen, Steinisweg, Salvisberg, Wickacker kaj Wölflisried. La regiono de Wohlensee estas birdorezervejo kaj biotopo de nacia signifo kaj troviĝas sub naturprotekto.[1]

Najbaraj komunumumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wohlen ĉe Berno limas en nordoa al Meikirch, en oriento al Kirchlindach, en sudoriento al Berno, en sudo al Frauenkappelen, en sudoriento al Mühleberg, en okcidento al Radelfingen, kaj en nordokcidento al Seedorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wohlen atingeblas per loka buslinio ek de la urbo Berno. La veturado per la buso de la centro de Woheln ĝis la ĉefa stacidomo de Berno daŭras 17 minutojn.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 4 km ĉe la limo de la urbo Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wohlen datiĝas el la jaro 1275 kiel Wolon. La setlejo Uettligen menciiĝis jam en 1185 kiel Uttelingen en buleo.

La komunuma teritorio en mezepoko apartenis al la Senjorujo Oltingen de Savojo. Kiam la lasta reganto de Oltingen estis batmurdita en la jaro 1410, Wohlen estis vendita kontraŭ 5000 guldenoj al la urbo Berno kaj tiel fariĝis berna kaj parto de la Svisa Ĵurkomunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Wohlen

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]