Konolfingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Konolfingen (distrikto) kaj Konolfingen (stacidomo).
Konolfingen
Blazono de Konolfingen
Blazono de Konolfingen
Parkhotelo Kastelo Hünigen en Konolfingen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 53′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.88333 °N, 7.61667 °O / 46.88333; 7.61667 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.88333 °N, 7.61667 °O / 46.88333; 7.61667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4752
Areo 12,8 km²
Alteco 658 m super marnivelo
Poŝtkodo 3510
Komunumkodo 0612
Mapo de Konolfingen
vdr

Konolfingen estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama en la distrikto Konolfingen, kiu portis ĝian nomon, kies ĉefloko ĝi tamen ne estis. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas komunumo de la nova administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 4752 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Konolfingen situas inter la valoj de la riveroj Aro kaj Emme kaj ofte estas konsiderata kiel pordego de la regiono de Berno al Emme-Valo. Tra Konolfingen fluas la rivero Chise, alfluanto de Aro.

Al la komunumo apartenas la lokoj Konolfingen-Vilaĝo, Stalden en Emme-Valo, Gysenstein, Herolfingen, Hürnberg, Ursellen, Ballenbüel kaj Hötschigen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Schlosswil, Grosshöchstetten, Mirchel, Niederhünigen, Freimettigen, Häutligen, Tägertschi, Münsingen kaj Trimstein.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trajno en la stacidomo de Konolfingen

Konolfingen estas regiona fervojtrafiknodo. En la stacidomo de Konolfingen kruciĝas la fervojlinioj de Burgdorf al Thun kaj de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno. La linioj estas servataj per regionaj trajnoj de la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Konolfingen datiĝas el la jaro 1148 kiel Chonolfingen. La vilaĝo Gysenstein estis unuan fojon menciita en 1226 kiel Gisenstein.

La vilaĝo Konolfingen estis en mezepoko la sidejo de kampara tribunalo de la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1406 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 de Berno.

La hodiaŭ komunumo Konolfingen estiĝis per la unuigo de la malnovaj komunumoj Gysenstein kaj Stalden en Emme-Valo.

Ĉar en Konolfingen mankis lokoj por la distrikta administracio, la ĉefloko de la distrikto Konolfingen, kiu kreiĝis post la Helveta Revolucio fariĝis la komunumo Schlosswil.

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo de Konolfingen estas Počátky en Ĉeĥio.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

En Konolfingen naskiĝis la svisa verkisto Friedrich Dürrenmatt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]