Bolligen
Bolligen | |
---|---|
Blazono de Bolligen | |
Habstetten, komunumo Bolligen | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
Koordinatoj | 46° 58′ 35″ N 7° 29′ 55″ O / 46.97639 °N, 7.49861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 35″ N 7° 29′ 55″ O / 46.97639 °N, 7.49861 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6177 |
Areo | 16,57 km² |
Alteco | 578 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3065 |
Komunumkodo | 0352 |
Mapo de Bolligen | |
Bolligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 6177 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Bolligen situas nordoriente de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La sudokcidentan limon de la komunumo formas la rivero Worble, la monteto Lutzere en la okcidento de la komunumo situas sur la akvodislimo enter Worble-Valo kaj Emme-Valo.
La komunumo konsistas krom Bolligen mem el la lokoj Bantigen, Ferenberg, Flugbrunnen, Geristein kaj Habstetten.
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo limas en nordo al Münchenbuchsee, Moosseedorf, Urtenen-Schönbühl kaj Mattstetten, en oriento al Krauchthal kaj Vechigen, en sudo al Stettlen kaj Ostermundigen, kaj en okcidento al Ittigen.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Bolligen estas servata per regiona tramlinio de la trafikentrepreno Regionalverkehr Solothurn-Bern. Krome la komunumo ankaŭ per lokaj busoj estas ligita kun Berno.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Bolligen datiĝas el la jaro 1180 kiel Bollingin.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bolligen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|