Jaberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaberg
Blazono de Jaberg
Blazono de Jaberg
Blazono de Jaberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 49′ 3″ N 7° 34′ 14″ O / 46.81750 °N, 7.57056 °O / 46.81750; 7.57056 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 3″ N 7° 34′ 14″ O / 46.81750 °N, 7.57056 °O / 46.81750; 7.57056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 259
Areo 1,32 km²
Alteco 540 m super marnivelo
Poŝtkodo 3629
Komunumkodo 0868
Mapo de Jaberg
Mapo de Jaberg
Mapo de Jaberg
vdr


Jaberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jaberg situas en la Svisa Mezlando, en la valo de Aro ĉe la okicdenta bordo de la rivero, proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Vorderjaberg (en sudo sur alteco de 540 m s.m.) kaj Hinterjaberg (en nordo sur alteco de 568 m s.m.), kaj kelkaj biengrupoj kaj izolitaj domoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,32 km², de kiuj 22,7% estas kovritaj de arbaro, 51,5% servas por agrikulturo kaj 18,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jaberg limas en nordo al Wichtrach, en oriento al Kiesen, en sudo al Uttigen, kaj en okcidento al Kirchdorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jaberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flankaj vojoj de Kirchdorf kaj Uttigen kaj la ara ponto de Aarhus. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas aliflanke de Aro, troviĝas en distanco de 2 kilometroj de Jaberg oriente en Kiesen. La komunumo Jaberg ne disponas pri propra konekto al la publika tranksportreto, la stacidomo de Kiesen tamen situas nur 500 metrojn de Vorderjaber aliflanke de la ponto en Kiesen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Jaberg datiĝas el la jaro 1259 kiel Jagberc. En Hinterjaberg ekzistas tombejmonto el la Hallstatt-epoko, kie okzis postaj entombigoj en la fura mezepoko kaj en ringmuro en la arbaro de Jaberg. Inter Vorderjaberg kaj Aarhus ĝis la konstruo de la ponto en la jaro 1835 funkciis pramo trans Aro. La malalta jurisdikcio pri Jaberg transiris en la jaro 1427 de la Senjoroj de Krauchtal al la bernaj civitanoj Schleif kaj post la reformacio estis atribuita al la tribunalo de Gelterfingen sub la supera jurisdikcio de la kampara tribunalo Seftigen. En la jaro 1803 Jaberg estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]