Kienersrüti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kienersrüti
Blazono de Kienersrüti
Blazono de Kienersrüti
Blazono de Kienersrüti
Vojindikilo al Kienersrüti
Vojindikilo al Kienersrüti
Vojindikilo al Kienersrüti
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 47′ 50″ N 7° 33′ 40″ O / 46.79722 °N, 7.56111 °O / 46.79722; 7.56111 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 50″ N 7° 33′ 40″ O / 46.79722 °N, 7.56111 °O / 46.79722; 7.56111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 48
Areo 0,74 km²
Alteco 579 m super marnivelo
Poŝtkodo 3628
Komunumkodo 0871
Mapo de Kienersrüti
Mapo de Kienersrüti
Mapo de Kienersrüti
vdr


Kienersrüti estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 48 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kun nur 48 loĝantoj kaj areo de malpli ol unu kvadratkilometo Kienersrüti estas unu el la plej malgrandaj komunumoj de Kantono Berno. Ĝi situas en la Svisa Mezlando en la valeto de la rojo Limpach, alfuanto de Aro. La komunumo konsistas el la setlejoj Kienersrüti (sur alteco de 579 m s.m. sur teraso oriente de la rojo Limpach) kaj Schürmatt (sur alteco de 581 m s.m. norde de Kienersrüti), krome al la komunumo apartenas kelkaj izolitaj bienoj. La okcidentan limon formas la rojo Limpach, en nordo leviĝas la suda fino de la montoĉeno de Belpberg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,74 km², de kiuj 11,8% estas kovritaj de arbaro, 85,5% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kienersrüti limas en nordo al Kirchdorf, en oriento al Uttigen, en sudo al Uetendorf, kaj en okcidento al Noflen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kienersrüti situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas tra flankaj vojetoj tra Uttigen kaj Noflen. Laŭlonge de la nordorienta komunumlimo pasas la vojo n-ro 1229 de Uttigen al Kirchdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 5 kilometrojn oriente apud Kiesen. Kienersrüti ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kienersrüti datiĝas nur el la jaro 1676 kiel Kienersrütte. Supozeble en Kienersrüti post la reformacio en la jaro 1528 estis atribuita al la tribunalo Mühledorf sub al alta jurisdikcio de la Kampartribunalo de Seftigen.[3] Dum pluraj jarcentoj Kienersrüti apartenis al Amsoldingen kaj estis servuto de la preĝejmastroj. Post 50-jara tribunala lukto Kienersrüti liberiĝis de servuteco kaj konstituiĝis en la jaro 1742 kiel propra komunumo. Post la fino de la Helveta Respubliko Kienersrüti estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Thun.[4]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vidindaĵo de la komunumo estas la tiel nomita Fornodomo (en la germana lingvo Ofenhaus), tipa berna kamparandomo, kiu estis renovigita en la jaro 1996 per laboro de volontuloj el la komunumo, kaj nun servas kiel komunuma domo kaj ankaŭ lueblas por kunvenoj kaj renkontiĝoj de asocioj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]