Oberstocken
| Oberstocken | |
|---|---|
| eksa komunumo de Svislando • vilaĝo | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Thun |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Suba Simme-Valo |
| Geografia situo | CH1903: 608496 / 172063 (mapo)46.6997222222227.5497222222222Koordinatoj: 46° 42′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608496 / 172063 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 284 |
| Areo | 4,1 km² |
| Alteco | 691 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3632 |
| Komunumkodo | 0765 |
Oberstocken estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al distrikto Suba Simme-Valo. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 284 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oberstocken situas en la tiel nomita Stocken-Valo, tra kiu ne fluas rivero. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 672 m s.m. kaj la plej alta punkto sur la monto Stockhorn je alteco de 2190 m s.m.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Oberstocken limas en nordo al Höfen ĉe Thun, en oriento al Niederstocken, en sudo al Erlenbach en Simme-Valo, kaj kaj en okcidento al Pohlern.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Oberstocken situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Thun.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio de Oberstocken datiĝas el la jaro 1309 kiam oni menciis la kastelon en Stocken kun la vortoj "von der burg ze Stocken".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Oberstocken
- Oberstocken en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oberstocken – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||








