Wileroltigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wileroltigen
Blazono de Wileroltigen
Blazono de Wileroltigen
Blazono de Wileroltigen
Vilaĝeniro de Wileroltigen
Vilaĝeniro de Wileroltigen
Vilaĝeniro de Wileroltigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 58′ 19″ N 7° 14′ 24″ O / 46.97194 °N, 7.24000 °O / 46.97194; 7.24000 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 19″ N 7° 14′ 24″ O / 46.97194 °N, 7.24000 °O / 46.97194; 7.24000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 393
Areo 4,16 km²
Alteco 513 m super marnivelo
Poŝtkodo 3207
Komunumkodo 0671
Mapo de Wileroltigen
Mapo de Wileroltigen
Mapo de Wileroltigen
vdr


Wileroltigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 393 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wileroltigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la rivero Sarino, proksimume 18 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. Sarino en sudokcidento de la komunumo formas profundan kaj impresan kanjonon sur kies fundo en nordo malfermiĝas frukta ebenaĵo, kiu en nordo transiras ĉe la alfluo al Aro al marĉo, kiu estas granda birdorezervejo. Tute en sudoriento komenciĝas la Lago de Niederried, baraĵlago de Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Wileroltingen en la centro, Wilerau (sur alteco de 463 m s.m. en la malaltebenaĵo norde de la kanjono de Sarino), kaj Mösli (sur alteco de 528 m s.m. rekte norde de Wileroltigen).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,16 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 61,3% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wileroltigen limas en nordo al Golaten, en okcidento al Mühleberg, en sudo al Ferenbalm, en sudokcidento al Gurbrü, kaj en nordokcidento al Kerzers (FR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wileroltigen atingeblas per flankaj vojoj de la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, situas 2 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Mühleberg. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Gurbrü al Kerzers.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wileroltigen datiĝas el la jaro 1006.[3] Ĝis 1483 Wileroltigen apartenis al la berna Voktejo Oltigen kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la ĝi estis la centro de malalta tribunalo, al kiu apartenis ankaŭ Gurbrü kaj Golaten, en la Kamparvoktejo Laupen. El la kamparvoktejo post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]