Freimettigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freimettigen
Blazono de Freimettigen
Blazono de Freimettigen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Freimettigen
Freimettigen
Freimettigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 52′ 4″ N 7° 37′ 39″ O / 46.86778 °N, 7.62750 °O / 46.86778; 7.62750 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 4″ N 7° 37′ 39″ O / 46.86778 °N, 7.62750 °O / 46.86778; 7.62750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 432
Areo 2,95 km²
Alteco 675 m super marnivelo
Poŝtkodo 3510
Komunumkodo 0607
Mapo de Freimettigen
Mapo de Freimettigen
Mapo de Freimettigen
vdr


Freimettigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 432 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Freimettigen situas en la antaŭalpa monteta kamparo 13 kilometrojn norde de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝo Freimettigen kaj la vilaĝeto Dessikofen sur alteco de 660 m s.m. en sudo de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,95 km², de kiuj 29,8% estas kovritaj de arbaro, 63,7% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Freimettigen limas en nordoriento kaj en oriento al Niederhünigen, en sudoriento al Linden, en sudo al Oberdiessbach, en sudokcidento al Häutligen, kaj en ordokcidento al Konolfingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Freimettigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 229 de Thun al Konolfingen pasas laŭlonge de la okcidenta komunumlimo paralele kaj rekte apud la trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. La stacidomo de Stalden en Emme-Valo situas rekte apud la komunuma limo 500 metrojn nordokcidente de la vilaĝa centro de Freimettigen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Freimettigen datiĝas el la jaro 1282 kiel Vrimuotingen. Dum mezepoko Freimettigen estis parto de la feŭda senjorujo Hünigen kaj dividis ties historian sorton kaj venis en la jaro 1406 sub berna regado.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]