Ruppoldsried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urtenen-Schönbühl
Blazono de Urtenen-Schönbühl
Blazono de Urtenen-Schönbühl
Blazono de Ruppoldsried
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 12″ N 7° 29′ 57″ O / 47.02000 °N, 7.49917 °O / 47.02000; 7.49917 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 12″ N 7° 29′ 57″ O / 47.02000 °N, 7.49917 °O / 47.02000; 7.49917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 260
Areo 2,2 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 3251
Komunumkodo 0548
Mapo de Urtenen-Schönbühl
Mapo de Urtenen-Schönbühl
Mapo de Ruppoldsried
vdr

Ruppoldsried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ruppoldsried situas en la Svisa Mezlando, proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de la federacia urbo Berno. La komunumo troviĝas sur la suda flanko de la ebenaĵo de la Valo de Limpach. Malgranda parto de la komunuma teritorio etendiĝas ankaŭ norde de la rivereto ĝis la piedo de la montoĉeno Bucheggberg. Ĉe la suda limo la komunumo leviĝas al la arbara altebenaĵo de Rapperswil. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ruppolsried la setlejo Oberfeld, parto de Eichholz (kiu parte apartenas al la soloturna komunumo Messen) kaj kelkaj izolitaj domoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,2 km², de kiuj 13% estas kovritaj de arbaro, 79% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ruppoldsried limas en nordo kaj oriento al Messen (SO), en sudo al Rapperswil, kaj en okcidento al Wengi.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 251, kiu kondukas de Bätterkinden tra la tuta Valo de Limpach al Grossaffoltern. Per la poŝtaŭtolinioj de Berno al Messen kaj de Lyss al Messen la komunumo estas konektita al la publika tranportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ruppoldsried datiĝas el la jaro 1279 kiel Ruopolsriet. [2] En la jaro 1313 aperis la formo Ruplisried kaj poste en 1389 Rupolsriet kaj en 1400 Rapolzried.[3] Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la berncivita familio von Ergeuw, kiu ĝin vendis en la jaro 1506 al la urbo Berno. La alta jurisdikcio apartenis la la kampara tribunalo de Zollikofen, kiu en la jaro 1406 fariĝis berna havaĵo. En la jaro 1803 Ruppoldsried estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Seeland.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]