Bargen BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Bargen BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bargen.

Bargen
Blazono de Bargen
Blazono de Bargen
Blazono de Bargen
Vilaĝeniro de Bargen, rigardo de la ponto trans Hagneck-Kanalo
Vilaĝeniro de Bargen, rigardo de la ponto trans Hagneck-Kanalo
Vilaĝeniro de Bargen,
rigardo de la ponto trans Hagneck-Kanalo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 2′ 25″ N 7° 15′ 50″ O / 47.04028 °N, 7.26389 °O / 47.04028; 7.26389 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 25″ N 7° 15′ 50″ O / 47.04028 °N, 7.26389 °O / 47.04028; 7.26389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 980
Areo 7,87 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 3282
Komunumkodo 0302
Mapo de Bargen
Mapo de Bargen
Mapo de Bargen
vdr


Bargen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 980 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bargen situas en la Berna Lagolando proksimume 15 kilometrojn sude de la urbo Bielo, ĉe la suda bordo de la Hagneck-Kanalo. En okcidento la komunumon pasas la Unterwaser-Kanalo, kiu kondukas de la elektrocentralo Kallnach al la Hagneck-Kanalo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bargen kun la kvartaloj Bifang kaj Moosgasse.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,87 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 70,5% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bargen limas en nordo al Walperswil, en nordoriento al Kappelen, en oriento al Aarberg, en sudoriento al Radelfingen, en sudo al Niederried ĉe Kallnach, en sudokcidento al Kallnach, kaj en okcidento al Siselen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 22 de Aarberg al Kerzers kaj la kantona ĉefvojo n-ro 237 de Aarberg al Neŭŝatelo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas proksimume 2 kilometrojn oriente, oriente de Aarberg. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Lyss al Kerzers la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bargen datiĝas el la jaro 1228 jam kiel Bargen. Dum mezepoko Bargen estis parto de la Senjorujo Aarberg kaj fariĝis kun ĝi en la jaro 1375 havaĵo de la urboŝtato Berno. Per la Ĵurasa Akvejokreot de la 19-a jarcento grave aliformiĝis la aspekto de Bargen pro la konstruo de la Hagneck-Kanalo kaj la Unterwasser-Kanalo, kiuj nuntempe karakterizas la komunuman strukturon.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]